Flandra Esperanto-Instituto

Flandra Esper­anto-Instituto estis flandra eldonejo de Esperanto-libroj kaj -kursoj. Ĝi estis fondita la 30-an de novembro 1930 de Juliette Terryn, Gerard Debrouwere kaj Albert Cognie[1]. La akcioj de FEI ne donis rentumon. La profitoj servis por la Esperanto-informado[2].

La instituto estis kunfandita kun Belga Esperanto-Instituto en la jaro 1962, kiuj pluvivis en la nova asocio sen profitdona celo Eldonejo-librejo Sonorilo.

Eldonoj redakti

Inter la eldonoj de Flandra Esper­anto-Instituto ni citas:

Referencoj redakti

  1. La statutoj aperis en la Belga Ŝtatgazeto de la 20-a de dec. 1930, akto 1272 kaj en Flandra Esperantisto, marto 1931, p. 137.
  2. Artikolo 7 de la Statutoj.