Flandra Intereso
politika partio en Flandrio, Belgio
Flandra Intereso (nederlande Vlaams Belang) estas dekstre ekstremisma kaj separatisma regiona politika partio en Belgio. En la nederlandlingva landoparto Flandrio ĝi ekde la 1990-aj jaroj estas unu el la tri plej sukcesaj partioj en balotoj. La partio en 2004 fondiĝis kiel sekvo-organizaĵo de la antaŭa partio Vlaams Blok (Flandra Bloko).
Flandra Intereso | |
---|---|
Vlaams Belang | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Bruno Valkeniers |
Fondiĝo | 1979 kiel "Vlaams Blok", 2004 kiel "Vlaams Belang" |
Lingvo(j) | Nederlanda |
Ĉefa sidejo | Madouplein 8 bus 9 BE-1210 Bruselo |
Ideologio | flandra naciismo, Nacikonservatismo, dekstra popolismo, Eŭroposkeptikismo, socia konservativismo, separismo, novfaŝismo |
Retejo | www.vlaamsbelang.org |
Sekve de la eŭropaj balotoj 2009 la partio ricevis 2 seĝojn en la Eŭropa Parlamento.