Flandra Regiono
La Flandra Regiono estas la norda ŝtata federaciano de Belgio. Plej ofte la regiono estas simple nomata Flandrio, ĉar la Regiono estas parto de la belga strukturo de Komunumoj kaj Regionoj. La oficiala lingvo estas la nederlanda. Ĉar tuj post la ŝtata reformo en 1980 la flandraj institucioj estis kunfanditaj, en praktiko ne ekzistas apartaj servoj, nek registaro de la Flandra Regiono. La rajtigoj de la Regiono estas registritaj en la Belga konstitucio kaj la speciala leĝo pri la reformoj de la institucioj. La Regionoj precipe respondecas pri aera planizado, medio, natura protektado, enloĝigo, akvopolitiko, energiopolitiko kaj laborigo.
Flandra Regiono | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
regiono de Belgio [+] | ||
Lando | Belgio | |
Koordinatoj | 51° N, 5° O (mapo)514.5Koordinatoj: 51° N, 5° O (mapo) | |
Ĉefurbo | Bruselo (kiu ne estas parto de la regiono) | |
- koordinatoj | 51° N, 5° O (mapo)514.5Koordinatoj: 51° N, 5° O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 13 522 km² (1 352 200 ha) [+] | |
Areo | 13 522 km² (1 352 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 6 629 143 [+] (2020) | |
Ĉefulo | Jan Jambon (ekde 2-a de oktobro 2019) |
|
ISO 3166-2 | BE-VLG | |
Flandra Regiono | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Provincoj de la Flandra Regiono
redakti- Antverpeno (1)
- Flandra Brabanto (4)
- Limburgo (2)
- Okcidenta Flandrio (5)
- Orienta Flandrio (3)
Trafiko kaj transporto
redaktiLa flandra transportkompanio De Lijn respondecas pri la transporto per buso kaj tramo ene de la Flandra Regiono. La Flandra Regiono ankaŭ administras la regionajn vojojn en Flandrio.
Vidu ankaŭ
redakti
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj:
Flandra Regiono -
Valonio -
Brusela Ĉefurba Regiono |