Flava Maro
maro inter la duoninsulo Koreio kaj Ĉinio; parto de Pacifiko
Flava Maro (黄海, pli detale vidu sube) estas golfo de la Ĉina Maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano, kaj limiĝas per la marbordoj de Ĉinio kaj la Duoninsulo Koreio. Ĝia plej interna golfo, laŭvice, nomiĝas la Bohaj-maro kaj estas unu el la plej trafikataj maroj en la mondo.
Flava Maro | |
---|---|
Flava Maro | |
Profundeco | |
Maksimuma | 106 m |
Larĝeco | 560 km |
Longeco | 780 km |
Areo | 416,000 km² |
Supra tutaĵo | Pacifiko |
Najbaraj tutaĵoj | Bohaj-maro Orientĉina Maro |
Subaj tutaĵoj | Bohaj-maro |
Kontinento | Azio |
Landoj | ![]() ![]() ![]() |
Alfluantoj | Flava rivero |
Sian karakterizan koloron, kiu kaŭzis la nomon, la maro havas pro la fekunda flava sablo, la leŭso, kiun la Flava Rivero (ĉine Huang He) kaj aliaj riveroj portas al la flava maro.
NomojRedakti
En la lokaj lingvoj oni nomas la maron jene:
- Ĉina Popola Respubliko, Respubliko de Ĉinio – ĉine 黄海/黃海, pinjine: Huáng hǎi, "Flava Maro".
- Sud-Koreio – koree 황해, Hwanghae, "Flava Maro"; 서해 Seohae, "Okcidenta Maro".
- Nord-Koreio – koree 조선서해, Chosŏn Sŏhae, "Korea Okcidenta Maro".