Flava insigno estas historie devigita publika indentigilo fare de aŭtoritato al la minoritataj judoj en sia regno, kutime kiel parto de kontraŭ-juda leĝaro. Uzinte kiel malhonorigilo kaj humiligilo, ĝi estis trudita tra la historio, ekde la frua mezepoko ĝis la holokaŭsto, en tempoperiodoj je la pintoj de subpremo kaj persekutado ambaŭ en kristanaj kaj Islamaj regnoj.

Flava insigno en la germana, devigita en la germanlingva regata spaco fare de nazia Germanio dum la holokaŭsto
"Kiu ajn portas ĉi tiun signon estas malamiko de nia popolo" - el murĵurnanlo Parole der Woche, publikigita en Nazia Germanio la 1-an de julio 1942

Dum la periodo de la Dua Mondmilito, kaj samtempe la holokaŭsto, la survesta portado de flava insigno estis trudita al judoj preskaŭ ĉie en nazie okupataj teritorioj. Specife, la flava sespinta stelo estis en la formo de la stelo de Davido farita el flava ŝtofo, kaj uzita kiel rasa identigsigno en la publika spaco, kaj en urboj kaj en getoj, antaŭ deportado al koncentrejoj.

En la post holokaŭsta mondo, tiu insigno fariĝis unu el la klaraj kaj plej trafitaj simboloj de la holokaŭsto, kune kun la gasĉambroj, kremaciejoj kaj ekstermkoncentrejoj, kaj ĝi ankoraŭ estas reprezentita ankaŭ en aliaj kuntekstoj, ĉefe dum publikaj protestoj kontraŭ subpremo.

Historio redakti

Dum generacioj ekzistas multaj formoj de markado de la judoj per speciala vestaĵo, kiel ekzemple la ĉapelo de la judoj, aŭ portanta simbolon sur iliaj vestaĵoj. Simile al la flava insigno kiel signo de malhonoro dum la holokaŭsto, en kelkaj eŭropaj landoj la judoj portis "blankan rubandon" sur sia brako kun Davida Stelo en bluo aŭ nigro.

En la 13-a jarcento, la Inkvizicio de Gregorio la 9-a trudis la devontigon porti flavan krucon sur la eksteraj vestaĵoj de la kataroj en la sudo de Francio. En tiu tempo judoj devis porti flavan insignon laŭ ordono de la Reĝo Ludoviko la 9-a de Francio, kaj laŭ la ordonoj de la regantoj de pluraj aliaj kristanaj regnoj en Eŭropo, kaj specialan judan insignon en la formo du kunmetitaj Tablojdoj sur iliaj vestaĵoj laŭ ordono de Eduardo la 1-a de Anglio. En la mezo de la 16-a jarcento, post la elpelo de la Judoj de Würzburg, fare de imperiestro Ferdinando la 1-a, judoj estis permesitaj en la grandurbon por komercaj celoj nur, kaj estis postulataj pagi "korpajn doganojn" kaj porti flavan insignon en la formo de cirklo por identigaj celoj.

En la 16-a jarcento la Safavid Imperio kiu regis la areon de nuntempa Irano realigis diskriminaciajn leĝojn kontraŭ la judoj en kiuj estis la devigo porti flavan insignon.

Holokaŭsto redakti

 
Judino kaj ŝia filino sur strato en Berlino, 1941
 
Judoj en la Lodza geto, 1940, portante flavan insignon sur siaj vestaĵoj

La flava insigno fariĝis unu el la plej elstaraj simboloj de la holokaŭsto. La propono meti markon sur judojn unue estis levita fare de Reinhard Heydrich en diskuto kiu sekvis la tumultoj de la Kristalnokto, en novembro 1938.

La judoj unue devis porti ĝin en 1939 en Pollando, post esti okupitaj de la nazioj, laŭ regularoj - sur la ekstera vesto. Ĝi estis desegnita en la formo de Davida Stelo, sur kiu estis skribita la vorton "judo" en la loka lingvo (en la germana: Jude;‏ en la franca: Juif;‏ en la nederlanda:Jood).‏ La skribo estis kutime en tiparo, kiu aspektis kiel prenita de antikvaj libroj. La insigno estis signo de malhonoro kies celo estis marki la judojn, diferencigi ilin el la loka loĝantaro kaj humiligi ilin. La regularoj kondiĉis ke la flava insigno estu almenaŭ dek sentimetroj en grandeco aŭ la grandeco de pugno. Komence, regularoj ŝanĝiĝis de loko al loko, kaj en kelkaj lokoj judoj estis postulataj porti blankan rubandon kun Stelo de David sur ĝi. Judoj kiuj ne portis la insignon aŭ markon estis kondiĉigitaj de monpunoj, malliberigo kaj ekzekuto sen testo per tuja pafado. En septembro 1941, la devontigo de la flava stelo estis enkondukita sur la judoj en Germanio.

Nazia Germanio provis trudi la devon porti la flavan insignon en la landoj kiujn ĝi konkeris, sed renkontis en kelkaj el ili ( Francio, Danio kaj Bulgario) reziston de diversaj specoj. Se estis tro forta opozicio kiel en Francio kaj Danio - la reprezentantoj de la loka registaro sub la kontrolo de la nazio ne perforte trudis la flavan insignon (kaj en Danio ĉi tiu devo tute ne estis enkondukita).

Verkisto Yehiel De-Nur priskribis la unuan fojon, kiam li eliris en la straton de la geto kun juda insigno kudrita al sia jako: „Ŝajnis al mi, ke el ĉiuj domoj, ĉiuj fenestroj ĉiuflanke, eĉ la pavimŝtonoj, fingromontras al mi kaj diras: 'li estas markita!'". En sia libro " La Pupdomo ", Di-Nur priskribis la procezon de la adaptado de la judoj al portado de la insigno:

„Por la unua fojo, kiam la dekreto venis de la germanaj aŭtoritatoj, ke ĉiuj judoj portu la judan insignon sur sia maldekstra brako, la afero doloris... Unue, multaj detenis sin de surstrati, por ke ili ne estu malhonorita. Post mallonga tempo ĝi fariĝis kutimo... La vivo en la geto renormaliĝis, kaj neniu rimarkis, eĉ ne rememoris, ke sur lia maldekstra maniko venis la insigno. Male: gepatroj zorgis pri siaj infanoj kaj infanoj zorgis pri siaj gepatroj antaŭ ol ili eliras sur la strato, por ke ili ne forgesu, Dio gardu, porti la insignon. En ordaj domoj pendis super la seruro de la pordo turniĝanta al la strato la surskribo: 'Ĉu vi ne forgesis la insignon?!' Ĝi estis kiel ia nova mezuzo... En familioj, kiuj estis ankoraŭ kapablis konservi purigecan reĝimon, la patrino lavus la tutan malhonoraĵon per la resto de la sapo en sia posedo, por ke la infanoj portu ĝin pura sabate... Fianĉinoj en la geto donacis al siaj fianĉoj silkaj rubandoj, kiuj estis broditaj per bluaj silkaj fadenoj sur la germana vorto JUDE ene de Davida Stelo... kaj tiel ili alkutimiĝis, ke ĉiuj estis markitaj. Tiam venis la nova dekreto: "La signo de la Judoj estos kudrita sur la loko de la koro!" Ĝi estas tro dolora komence, sed baldaŭ ĉiuj alkutimiĝis ankaŭ al ĝi... Multaj opinias, ke ĉi tiu ŝanĝo estis fakte oportuna, ĉar la signo de la judoj permanente fiksita sur iliaj vestoj esceptis ilin de la konstanta zorgo, ke ili ne forgesu kaj eliru en la straton ne-markitaj".

La knabino Eva Hyman priskribis en sia taglibro la 5-an de aprilo 1944 la tagon kiam ŝi devis porti la insignon: "Hodiaŭ la servistinon venis preni min kaj kudris ĉifonan stelon sur mia bruna printempa mantelo, firme fiksita, ĝuste super mia koro... Survoje al avino Louisa, mi renkontis la stelulojn. "Ĉi tiuj homoj promenis sur strato tiel malĝoje, kun la kapo klinita."

Kiel parto de la kompensinterkonsento kaj kompenso pagita al judoj viktimoj de la nazioj, la germanoj ĉe unu punkto komencis pagi kompenson por devontigo de la judoj en la getoj porti identiginsignojn sur siaj vestaĵoj. En germanaj dokumentoj, ĝi estis nomita la "Juda Stelo" aŭ "Stelo de la judoj".

Fine de la 1990-aj jaroj, la talibana reĝimo en Afganio ordonis porti flavan insignon por hinduoj.

Historia kalendaro redakti

  • 717-720 Omar la 2-a ordonis al la judoj porti identigmarkon por sia judismo (nomita gijār)
  • 847–861 Al-Mutavakil la 1-a apogis la originan preskribon kaj vastigis ĝin.
  • 887/8 la saracena guberniestro de Sicilio ordonis al la judoj porti insignon en formo de azeno sur siaj vestaĵoj, flavan zonon kaj specialan ĉapon[1].

Tipoj de malhonorigaj ĉifonoj redakti

Referencoj redakti

  1. [judaica/ejud_0002_0003_0_01851.html Jewish Badge]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti