La Flavbeka milvo (Milvus aegyptius) estas la afriktropika kontraŭpartnero de la Nigra milvo (Milvus migrans), el kiu ĝi estas plej ofte konsiderata subspecio. Tamen ĵusaj studoj per DNA sugestas, ke la Flavbeka milvo diferencas signife el la Nigraj milvoj de la eŭrazia klado, kaj estu konsiderata separata, alopatria specio.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka milvo
Flavbeka milvo, Milvus aegyptius parasitus
Flavbeka milvo, Milvus aegyptius parasitus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Milvus
Specio: M. aegyptius
Milvus aegyptius
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • M. a. aegyptius
  • M. a. parasitus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas du agnoskataj subspecioj: M. a. parasitus, troviĝantaj tra plej subsahara Afriko (inklude Madagaskaron), escepte ĉe la Konga Baseno (kun intra-afrikaj migradoj) kaj M. a. aegyptius de Egiptio, sudokcidenta Arabio kaj la Korno de Afriko (kiuj disiĝas suden for de la reprodukta sezono).

Aspekto redakti

 
Junulo ĉe Nacia Parko Serengeti, Tanzanio

Kiel sugestas ties nomo, la Flavbeka milvo estas facile rekonebla pro sia tute flava beko, malkiel tiu de la Nigra milvo (kiu estas en Afriko kiel vizitanto dum la nordhemisfera vintro). Tamen nematuruloj de Flavbeka milvo similas al la koresponda aĝo de la Nigra milvo. Pri la resto de la korpo similas kiel malhelbruna birdo kun pli hela kapareo kaj flugilmakuloj (ne tiom helaj kiom ĉe la Nigra milvo). La kruroj estas flavaj,

Statuso redakti

 
Dumfluge

Ĝi estas ĉefe interafrika reproduktanta migranto, estanta en Suda Afriko julie–marte kaj foje tiom malfrue kiom ĝis maje. Ĝi estas ĝenerale komuna.

Habitato kaj manĝo redakti

Ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj habitatoj, inklude parkojn en ĉeurboj, sed rare en la aridaj Namibo kaj Karuo. Ili manĝas ampleksan gamon de malgrandaj vertebruloj kaj insektoj, multe el kiuj estas kadavraĵoj.

Referencoj redakti

  1. Jeff A. Johnson, Richard T. Watson and David P. Mindell (2005) Prioritizing species conservation: does the Cape Verde kite exist? Proc. R. Soc. B 272: 1365–1371 [1]