La Flavbeka pufino, Pufino de CoryCindropufino estas marbirdo de la familio Procelariedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka pufino
Flavbeka pufino el subo
Flavbeka pufino el subo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Calonectris
Calonectris diomedea
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu specio reproduktiĝas sur insuloj kaj klifoj en Mediteraneo, kun aparto sur la marbordoj de Atlantiko de Iberio. La nesto estas sur malferma grundo aŭ inter rokoj aŭ malpli ofte en nestotruo kie la ino demetas ununuran blankaan ovon, kaj kiu estas vizitata nokte por minimumi la predeblon fare de grandaj mevoj. Fine de somero kaj aŭtune, plej birdoj migras al Atlantiko tiom for norde kiom ĝis la sudokcidentaj marbordoj de Granda Britio kaj Irlando, sed ankaŭ al AmerikoSudafriko, sed ankaŭ al Okcidenta Afriko kaj al Hinda Oceano.

El septembro al marto, la Cindropufinoj lasas siajn nestumejojn. La mediteraneaj populacioj abandonas la Mediteraneon kaj kuniĝas kun la populacioj de Atlantiko. Kelkaj individuoj vintras ĉe la orientaj marbordoj de Nordameriko aŭ de Sudameriko. Aliaj descendas suden kaj atingas ankaŭ Sudafrikon kaj akvoj de Hinda Oceano. Oni registris vagantojn en Novzelando[1]. Ili revenas al Mediteraneo en februaro. La plej granda kolonio estas en Sovaĝaj Insuloj, Madejro.

Aspekto redakti

Ĝi estas grandkorpa, 45–56 cm longa, kun enverguro de 112–126 cm kaj pezo de 700 al 800 g, grizbruna pufino en supraj partoj kaj groĝo kaj kun blankaj subaj partoj, sed kun nigrecaj bordoj en flugiloj. La Flavbeka pufino estas iomete pli malgranda ol la Granda pufino, sed kun pli larĝaj flugiloj kaj sen ties bruna ventromakulo, malhelaj ŝultraj markoj aŭ nigra krono. Ĝia dika beko estas flava, kio estas tialo por la komuna nomo, sed kun malhela marko pinte. La flugilpintoj kaj vosto estas pli malhelaj (preskaŭ nigraj) ol resto de malhelaj partoj. La nuko povas esti pli griznuanca ol bruna. La okulo estas nigra, foje cirkulita de nigra. La kruroj estas rozkolorecaj kaj membranaj.

Ne estas seksa dimorfismo ĉe tiu specio, sed la ino estas iomete pli malgranda kaj havas pli fajnan bekon.[2]. La aspekto de la junuloj estas tre simila al tiu de plenkreskuloj.

Ĝia flugmaniero similas al tiu de la fulmaro. Ĉe la nestejo ĝi moviĝas nokte. Ĝi eligas plilongigitan sonon kaj krion kiel mevo.

Estas du subspecioj, tiu de Mediteraneo nome C. d. diomedea, kaj tiu de Atlantiko nome C. d. borealis. Ili estas tre proksime similaj laŭ aspekto, kvankam la raso de Atlantiko estas pli granda, kaj kun pli fortika beko. Ili distingiĝas plej bone laŭ la bildo de la subflugiloj. Ĉar ili ege distingiĝas (Heidrich et al. 1998), ili estas foje konsiderataj separataj specioj, kaj C. d. diomedea estus tiam nomata Pufino de Scopoli.

Kutimaro redakti

La Flavbeka pufino vivas ĉe maro (ĉefe Mediteraneo), nestas sur insuloj en roko-fendiĝoj, grupe, kolonie. Tiu birdo flugas per longa glitado, kaj ĉiam per falditaj flugiloj kaj angule iomete reen, malkiel la rigida, rektaflugila flugmaniero de la similgranda Granda pufino.

La Flavbeka pufino manĝas fiŝojn, moluskojn, meduzojn kaj fiŝorestaĵojn, kaj povas plonĝi profunde (15 metrojn aŭ plie sed plej kutime nur ĝis 4 aŭ 5 m[3]) serĉe de predo. Ĝi prete sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn, kie ili turnas sin al bruecaj kvereloj. Ili profitas ankaŭ la predadon fare de grandaj fiŝoj kiuj pelas la malgrandajn predatajn al la surfaco.[4] Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ taŭgaj teraj elstaraĵoj. La pramoj de la Biskaja Golfo estas foje bonaj rigardejoj por tiu specio. Ĝi estas silentema mare, sed nokte la reproduktaj kolonioj bruemas per raŭkaj alvokoj.

La Flavbeka pufino reproduktiĝas en kolonioj. La reproduktuloj alvenas al la nestolokoj ĉirkaŭ marto. La nestumado ekas en majo/junio. Ĝi okazas sur insuletoj aŭ rokecaj marbordoj, je nivelo de marbordaj klifoj aŭ elstaraĵoj, en rokfendo, truo aŭ nestotruo flanke de krutaj deklivoj. La nesto estas konstituata de fragmentoj vegetalaj ĉu maraj aŭ teraj. La ino demetas ununuran ovon blankan. Ambaŭ gepatroj kovas, kio daŭras averaĝe 54 tagojn. Post eloviĝo la nesto estas vizitata nur nokte. Post 14 semajnoj, la ido ekflugas. La Cindropufinoj eklasas siajn reproduktejojn septembre, sed la junuloj iome pli poste, nome ĉirkaŭ oktobre.

La junuloj atingas maturecon post 3 jaroj.[5] La nuna registro de longvivado en Eŭropo, determinita danke al ringado, estas de 24 jaroj kaj 10 monatoj ĉe birdo trovita mortinta.[6]

Populacio redakti

La populacio eŭropa estas ĉirkaŭkalkulata je 270 000 al 290 000 paroj fare de BirdLife International, tio estas pli ol 90 % de la tutmonda populacio (tiuj teritorioj konstituas 75 % de ties totalaj reproduktejoj). La pli grandaj tutmondaj kolonioj troviĝas en la insuloj Sovaĝaj. La plej parto de la populacio nestumas ĉe la atlantikaj insuloj inter Azoroj kaj Kanarioj[7] krom la Berlengoj.

La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 290 000 kaj 420 000 individuoj fare de la IUCN[8].

Pli ĵusaj kalkuladoj el Punta de Desnarigado, Sebto, dum postpariĝa migropaso en 2013 havigis ĉirkaŭkalkulon de 475 000 ekzempleroj.[9]

Statuso kaj konservado redakti

Tiu birdospecio estas ĉasata (ĉefe la idoj) pro sia viando aŭ sia graso, sed ankaŭ ties ovoj povas esti konsumataj. Tiu ĉaspremo okazas plej ofte kontraŭleĝe, kiel en Kanarioj, kie aŭtune de 2010 oni detruis naŭ nestojn kaj malaperis ties idojn kiuj estis studotaj en insulo Alegranza de arkipelago Chinijo, krome en la insulo Fuerteventura oni arestis du ŝtelĉasistojn kiuj portis du idojn.[10] La homa premo senteblas ankaŭ pro ĝenado al reproduktantaj plenkreskuloj pro marborda turismo, detruo de nestumantaj areoj, kaj enmeto de specioj predantaj (katoj, hundoj, ratoj…)[11].

La populacio de Eŭropo registris fortan malpliiĝon inter la jaroj 1970 kaj 1990. Eĉ se la malpliiĝo malpli gravis inter la jaroj 1990 kaj 2000, ĝi pluas en Italio kaj en Hispanio. Pro tio, BirdLife International konsideras tiun especion kiel «vundebla», same kiel la Eŭropa Vivmedia Agentejo (EVA)[12]. Ĝi estas protektita de la Birda Direktivo en anekso I ekde 1979 kaj de la Konvencio de Berno (1979) en anekso II (animala specio strikte protektita)[13].

La IUCN konsideras, ke tiu malpliiĝo estas nesufiĉa por iĝi alarma kaj klasigis tiun specion ene de la kategorio LC (Malplej Zorgiga)[14].

Sistematiko redakti

Diversaj fakuloj konsideras, ke tiu specio havas tri subspeciojn[15],[16]:

Laŭ la IUCN (en 2007), la specio Calonectris diomedea sensu largo estus estinta, en 1995, dividita en du specioj diferencaj[17]:

  • C. diomedea kiu konservus du subspeciojn (diomedea kaj borealis)
  • C. edwardsii (Kaboverda pufino).

Laŭ Avibase (en 2007), la specio Calonectris diomedea sensu largo estus estinta dividata en tri diferencaj specioj[18]:

  • C. diomedea (Cindropufino sensu stricto) ;
  • C. borealis (Boreala pufino) ;
  • C. edwardsii (Kaboverda pufino).

Etimologio redakti

Calonectris devenas el la grekaj kalos, bela kaj niktôr, plonĝanto. La termino diomedea aludas al la legendo de Diomedo, kiu estis mortigita de la reĝo Daŭno kaj kies kompanoj estus estintaj transformitaj en birdoj. Krome, la insuloj Tremiti, en Italio, estis iam nomitaj Diomedoj, kaj estas hejmo de la Cinfropufino.
Puffin devenas de la angla to puff, blovi, kaj tio aludus al la kapablo kiun havas tiuj birdoj lanĉi el la beko olean kaj haladzan substancon. La termino Cindro aludas al la koloro de ĝia kapo[19].

Filatelio redakti

Kelkaj ŝtataj poŝtaj servoj eldonis poŝtmarkojn kun la bildo de tiu birdospecio (vidu kelkajn ekzemplojn ĉe tiu retejo): Madejro en 1986 kaj 2007, Maldivoj en 1986, Malto en 1987, Maŭricio en 1985 kaj Francio en 1997.

Aliaj redakti

Tiu birdo havas nomon laŭ la usona ornitologo Charles B. Cory.

La Kaboverda pufino C. edwardsii (Oustalet, 1883) estis iam konsiderata subspecio de la Flavbeka pufino sed ĝi ĵus estis disigita kiel separata specio (Snow & Perrins 1998). Ĝi estas endemia de Kaboverdo. Ĝi havas tute malhelan, sveltan bekon, kaj pli malhelajn kapon kaj suprajn partojn ol la Flavbeka pufino. Ties flugmaniero estis priskribita keil pli tipe pufina ol tiu de la Flavbeka pufino, kun pli rigida kaj pli rapida flugilfrapado.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fotoj kaj filmetoj redakti

Bibliografio redakti

  • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaŭ, Paris, Gründ, octobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), « Puffin cendré », p. 41
  • Gómez-Díaz, E., J. González-Solís, M.A. Peinado, kaj R.D.M. Page (2006), « Phylogeography of the Calonectris shearwaters using molecular and morphometric data », Mol. Phylogenet. Evol., vol. 41, p. 322-332.
  • Gómez-Díaz, E., J. González-Solís, kaj M.A. Peinado (2009), « Population structure in a highly pelagic seabird, the Cory's shearwater Calonectris diomedea: an examination of genetics, morphology and ecology », Mar. Ecol. Prog. Ser., vol. 382, p. 197-209.

Referencoj redakti

  1. Migration de C.diomedea selon le GROMS (Global Register of Migratory Species[rompita ligilo], 2007
  2. C.diomedea ĉe Oiseaŭ.net, 2007[rompita ligilo].
  3. Oiseaŭ.net, 2007[rompita ligilo]
  4. C.diomedea ĉe ENature, 2007. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2013-03-30.
  5. Calonectris diomedea ĉe retejo AnAge
  6. Cory´s Shearwater, European Longevity Records, sur le site de l'European Union for Bird Ringing (Euring)
  7. Document pdf pri C.diomedea Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine fare de BirdLife International, 2004
  8. Fishpool and Evans 2001, pri UICN 2007[rompita ligilo]
  9. Joaquín López Fernández, SEO-Ceuta, Ardeola, 62: 193: Revista Alcaudón, 11: 70-76. Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 12.
  10. "Expolio de pollos de pardela cenicienta en Alegranza", Aves y naturaleza, Madrid, aŭtuno de 2010, nº 4, paĝo 42.
  11. http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/procellariiformes/puffin.cendre.html[rompita ligilo] Oiseaŭ.net, 2007
  12. Statuso de C. diomedea ĉe la retejo de la EVA
  13. Statuso de C. diomedea ĉe la retejo de l'UNEP-WCMC[rompita ligilo]
  14. Statuso de C. diomedea ĉe la retejo de IUCN, BirdLife International 2004, IUCN 2007[rompita ligilo]
  15. Sous-espèces de C.diomedea selon le GROMS (Global Register of Migratory Species), 2007[rompita ligilo]
  16. del Hoyo J., Elliott A., Sargatal J. (1992)
  17. Divido de la specio C.diomedea laŭ la IUCN[rompita ligilo]
  18. Divido de la specio C.diomedea laŭ Avibase[rompita ligilo]
  19. Cabard P. et Chauvet B. (2003): Étymologie des noms d'oiseaŭ. Belin. ISBN 2-7011-3783-7
  • Harrison, Peter (1983): Seabirds: An Identification Guide. Croom Helm, Beckenham. ISBN 0-7099-1207-2
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF fulltext
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M. & Gillmor, Robert (1998): The Birds of the Western Palearctic. Oxford University Press. ISBN 0-19-850187-0

Eksteraj ligiloj redakti