La Flavkapa trupialoKsantocefalo, Xanthocephalus xanthocephalus, estas mezgranda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj la ununura membro de la genro Xanthocephalus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkapa trupialo
Flavkapa trupialo, masklo
Flavkapa trupialo, masklo
Flavkapa trupialo, ino
Flavkapa trupialo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. lilianae'
Sturnella lilianae
(Bonaparte, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
blua: reproduktejoj; verda: la tutan jaron; okra: ne reproduktado
blua: reproduktejoj; verda: la tutan jaron; okra: ne reproduktado
blua: reproduktejoj; verda: la tutan jaron; okra: ne reproduktado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskulo havas pintakran bekon. Maskla plenkreskulo estas ĉefe nigra kun sulfurflavaj kapo (kun nigra brido el la beko al ĉirkaŭokule) kaj brusto; ĝi havas blankan flugilmakulon videbla nur dumfluge. La rimarkinda flava kapo estas kialo por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie Xanthocephalus xanthocephalus ripetas por la genro kaj por la specio la saman vorton nome kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka “ksanzos” kaj “cefalos” signife respektive “flava” kaj “kapo”. Ina plenkreskulo estas ĉefe bruna kun flavecaj nur gorĝo kaj ĉefe brusto. Ambaŭ seksoj similas al respektivaj seksoj de la pli malgranda Flavkapuĉa agelajo de Sudameriko. La beko estas nigreca, fortika kaj pintakra.

Distribuado redakti

La reprodukta habitato de la Flavkapa trupialo estas tifaaj (Typha) marĉoj de Nordameriko, ĉefe okcidente de la Grandaj Lagoj en sudokcidenta Kanado kaj centra kaj okcidenta Usono sed ne ĉe la pacifika marbordo. La nesto estas konstruita el kaj ligita al marĉa vegetaĵaro. Ili nestumas en kolonioj, ofte kunhavante habitaton proksime al la Ruĝaflugila agelajo (Agelaius phoeniceus). Dum la reproduktado kaj nestosezono, maskloj estas tre teritoriemaj kaj pasas multan tempon ripoze sur kantigoj, memmontrece kaj forpelante entrudulojn.

Tiuj birdoj migras vintre en sudokcidenta Usono kaj norda duono de Meksiko. Ili ofte migras en grandaj aroj kun aliaj birdospecioj. Tiuj ikteredoj estas loĝantaj birdoj nur en Usono en Valo San Joaquin kaj Malsupra Valo de Rivero Kolorado de Arizono kaj Kalifornio. Ĝi estas tre rara vaganto en Okcidenta Eŭropo, kie kelkaj vidaĵoj povus rilati al skapintoj el kaptiveco.

Kutimaro redakti

Tiuj birdoj manĝas en marĉoj, aŭ en kamparo surgrunde; ili foje kaptas insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe semojn kaj insektojn. For de la nestosezono, ili ofte manĝas are, ofte kun aliaj ikteredoj.

La kanto de tiu birdo similas al knarado de rusta ĉarniro.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti