Flavkrura mevo

specio

La Flavkrura mevo (Larus michahellis) estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi estas birdo propra de Eŭropo, Meza Oriento kaj Norda Afriko. Ĝi estas foje konsiderata parto de la sama specio Kaspia mevo kaj tiukaze la kombinita specio estas nomita Larus cachinnans kaj tiam ĝi enhavus tri subspeciojn nome

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Flavkrura mevo 'Larus michahellis'
Johann Friedrich Naumann 1840
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Larus cachinnans michahellis Naumann, 1840
Larus cachinnans atlantis
Larus cachinnans lusitanius.

Klasado redakti

La taksonomio de la grupo de Arĝentmevo kaj Malhela mevo estas tre komplika. Tiu grupo havas teritorion en la norda hemisfero. Diferencoj inter proksimaj formoj ene de tiu teritorio estas etaj, sed inter ĉiuj formoj la diferencoj inter la esktremaj samgenraj birdospecioj nome Arĝentmevo kaj Malhela mevo igas ke ili estas sufiĉe klare diferencaj specioj. Tamen kelkaj fakuloj diferencigas ĝis 8 speciojn ene de tiu mevaro.

Nune estas ĝenerale akceptita, ke la Flavkrura mevo estas kompleta kaj sendependa specio, sed ĝis antaŭ nelonge estis sufiĉa polemiko. Ekzemple la BOU en Britio lokigis la specion Flavkrura mevo kiel subspecio de la Arĝentmevo, dum la revuo British Birds disigis la specion Flavkrura mevo el la Arĝentmevo sed inkludis la taksonon Kaspia mevo en tiu. Tamen ĵusaj pristudoj pri DNA pruvis, ke la Kaspia mevo estas baza por la grupo kaj ne estu enmetita kun la aliaj.

Estas du subspecioj de Flavkrura mevo: nome michahellis (nomita tiel pro la germana zoologo Karl Michahelles), kiu reproduktiĝas en la Mediteraneo, kaj atlantis, de la najbaraj plaĝoj de la Atlantiko. Birdoj kiuj reproduktiĝas en Portugalio kaj en marbordo de Atlantiko de Galegio (kaj disiĝas el tie norden) estas foje konsiderataj kiel tria subspecio: lusitanius. Birdoj de la Atlantiko havas pli malhelajn flugilojn kaj dorson kompare, kaj pro tio havas pli klaran kontraston kun la blankaj partoj. Ĵusa studo estrita de Alejandro Martínez Abrain, de la Korunja Universitato komparis pli ol 1 500 plenkreskulojn el 18 kolonioj de ambaŭmaraj populacioj kaj alvenis al surpriza malkovro. Oni antaŭsupozis, ke ĉar la Ĝibraltara Markolo filtras nutradon el Atlantiko en Mediteraneo kaj aliaj atlantikaj specioj profitas de abundaj manĝofontoj, la mediteraneaj mevoj estus pli malgrandaj. Tamen tute male, la rezultoj montris, ke ili estas pli grandaj laŭ pezo, longo de kruroj, flugiloj kaj kapo kaj bekalto. Oni konfirmis, ankaŭ, ke la maskloj estas multe pli grandaj ol inoj en ambaŭ mondoregionoj.[1]

Disvastiĝo redakti

La reprodukta teritorio centras ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Norda Afriko ĝi estas komuna en Maroko, Alĝerio kaj Tunizio. Ĵusaj reproduktadoj okazis en Libio kaj Egiptio. En Mezoriento kelkaj reproduktiĝis en Israelo kaj Sirio kun grandaj loĝantaroj en Kipro kaj Turkio. En Eŭropo estas kolonioj laŭ la tuta mediteranea marbordo kaj la specio reproduktiĝas ankaŭ en la okcidenta flanko de la Nigra Maro. Tie koincidas kun la Kaspia mevo kiu uzas diferencan medion de la Flavkrura mevo ĉar tiu elektas klifojn. Lastajn jardekojn kelkaj birdoj disvastiĝis norden al centra Eŭropo kaj unuafoje reproduktiĝis en Britio en 1995. La Flavkrura mevo estas komuna ankaŭ en la insuloj Kanarioj, Madejro kaj Acoroj.

Multaj birdoj restas en la sama areo la tutan jaron sed aliaj migras por vintri en mezvarmaj zonoj de okcidenta Eŭropo aŭ suden ĝis Senegalio, Gambio kaj la Ruĝa Maro. Oni vidis ĝin kiel vaganton en nordorienta Norda Ameriko kaj Niĝerio.

Aspekto redakti

 
L. m. michahellis, Elba

Plenkreskuloj (58 ĝis 68 cm longaj kun enverguro de 130 ĝis 158 cm kaj pezo de 750 ĝis 1250 g) estas fortikaj birdoj tre similaj al la Arĝentmevo sed tiuj ĉi havas flavajn krurojn. Ili havas grizan dorson, iomete pli malhelan ol tiu de la Arĝentmevo sed pli hela ol tiu de la Malhela mevo. Ili estas multe pli blankokapaj aŭtune kaj vintre, kaj havas pli ampleksajn nigrajn flugilpintojn kun kelkaj blankaj punktoj, kiel la Malhela mevo. Ili havas ruĝan grandan makuleton en la beko (iom mallonga sed tre fortika) kiel la aliaj specioj. La okulringo estas ruĝa kiel ĉe la Malhela mevo sed malkiel ĉe la Arĝentmevo kiu havas malhelflavan okulringon.

Unujaruloj havas pli palajn kapon, pugon kaj subajn parotjn ol tiuj de Arĝentmevo. Ili havas malhelajn bekon kaj okulojn, rozgrizajn krurojn, malhelajn flugilplumojn kaj klare difinitan nigran strion voste. Ili iĝas pli helaj en supraj partoj kaj perdas ties bildon poste. Dujaruloj estas preskaŭ kiel plenkreskuloj escepte pri la flugilpumoj. Tamen la bekopintoj estas ankoraŭ nigraj, la okuloj malhelaj kaj la kruroj iom karnoflavaj. Ili atingas finan plumaron la kvaran jaron.

La voĉo estas laŭta kvazaŭrido pli akra kaj nazeca ol tiu de la Arĝentmevo.

Manĝado redakti

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj kiel la plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili nutras sin ĉe rubejoj aŭ predas taŭgajn etajn bestetojn (fiŝojn) en marbordo aŭ kamparo kaj ankaŭ rabas pluviojnvanelojn el iliaj predoj. Tiu specio sufiĉe alkutimiĝis al homa proksimeco, kion ĝi profitas.

Reproduktado redakti

Flavkrura mevo kutime reproduktiĝas en kolonioj en marbordoj (rokaj insuloj, klufoj, ktp.) aŭ interne ĉe lagoj, riveroj, ktp. La ino demetas 3 ovojn el marto ĝis majo, kiuj estos defenditaj agreseme de tiu granda mevo. La nesto estas plantamaso konstruita surgrunde aŭ en klifaj truoj. en fermitaj lokoj kiel Ĝibraltaro ili eknestis sur konstruaĵoj. La ovoj estos kovataj dum 27-31 tagoj kaj la idoj havos sian plumaron post 35-40 tagoj.

Referencoj redakti

  1. De Ardeola, Citita en "Las gaviotas patiamarillas mediterráneas, más grandes que las cantábrico-atlánticas", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 49.
  • BirdLife International (2004). Larus cachinnans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.
  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  • Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
  • Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
  • D.W. Snow & C.M. Perrins (1998) The Birds of the Western Palearctic, Concise Edition (Vol. 1), Oxford University Press, Oxford.
  • Alan Harris, Laurel Tucker & Keith Vinicombe (1994) The Macmillan Field Guide to Bird Identification, Macmillan Press.
  • Lars Svensson & Peter J. Grant (1999) Collins Bird Guide, HarperCollins, London.

Eksteraj ligiloj redakti