La Flavkrura tringo, Tringa flavipes, estas mezgranda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas tre simila al pli granda Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca. Tamen ĝi ne estas proksima parenco de tiu specio, sed de la pli granda kaj nesimila Striflugila tringo, Tringa semipalmata -eksa Catoptrophorus semipalmatus-, (Pereira & Baker, 2005); nur la fajna bildo de la kolo dum breda plumaro pruvas la veran rilaton inter tiuj du specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringa
Specio: T. flavipes
Tringa flavipes
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Totanus flavipes

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskuloj -25 ĝis 28 cm longaj kaj ĉirkaŭ 75 aŭ 85 g pezaj- havas longajn flavegajn krurojn kaj longan maldikan nigran bekon, ĉirkaŭ samlonga kiel la kapo aŭ iomete plie. La korpo estas grizbruna supre kaj blanka sube. La kolo kaj brusto estas fajne striita brune. La vosto kaj pugo - ne vertikala- estas blankaj. Blanka strio superokula aŭ ĉirkaŭokula ringo. La flugiloj aperas malhelaj. Breda plumaro estas simila, sed pli kontrasta.

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas maldensejoj proksime de flakoj ĉe tajgo en regionoj el Alasko ĝi Kebekio. Vintre ĉeestas salajn lagetojn, marĉojn, malsekajn herbejojn, deltojn, ktp.

Ili migras al marbordo de Meksika Golfo ĉe Usono kaj pli suden al Suda Ameriko tra la Karibo ĝis Fuegio.

Tiu specio estas vagulo al Pacifiko -Novzelando kaj Havajo-, Afriko kaj okcidenta Eŭropo ĉefe al Britio, sed ankaŭ en Nederlando, Danio kaj Hispanio.

Estas loĝantaro de ĉirkaŭ duonmiliono.

Kutimoj redakti

 

Maskloj ludas ceremoniojn antaŭ pariĝado. Ili nestumas surplanke, en truo kovrita de folioj aŭ herberoj, kutime ĉe malfermaj sekaj lokoj, inter branĉoj aŭ sekaj radikoj. La ino demetas 2 ĝis 5 brunmakulitajn grizflavecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 3 semajnoj kaj zorgas la idojn dum sama tempokvanto, sed la ino foriras antaŭ la masklo. Ili defendas agreseme sian teritorion. Ili estas monogamaj.

Tiuj birdoj manĝas en neprofundaj akvoj, foje uzante siajn bekojn por kirli akvon. Ili manĝas ĉefe insektojn, fiŝetojn kaj krustulojn. Ili povas esti ĉu solaj -ĉefe dum bredado- ĉu laŭ grupoj de pli ol 50 birdoj for de bredsezono.

La voĉalvoko de tiu birdo estas fajfado pli milda ol tiu de Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca, kaj konsistas el unufoja aŭ du -pli ofte- trifoje ripetata “ti-ti”.

Referencoj redakti

  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract

Eksteraj ligiloj redakti