Flavnuka verdpego estas specio de pegoforma birdo, kiu loĝas en sudorienta Azio kaj havas kiel preciza karaktero flavan nukon, kio nomigas la specion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavnuka verdpego

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Verdpego Picus
Specio: Flavnuka verdpego
Picus flavinucha
(Gould, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas granda birdo 33 ĝis 34 cm longa kaj 153-198 gr peza, olivoverda verdpego kun karaktera flava nuko iom kresteca kaj ankaŭ gorĝo; subgorĝa strio estas migra kun blankaj punktoj. Oliva malhelverda dorso kun griza suba parto. Krono de kapo estas bruneta kaj plumoj de flugiloj estas brun-nigre striataj; subflugiloj estas brunecaj. La vosto estas brunnigreca. Beko aspektas blankete ĉefe ĉepinte sed ĉebaze estas pli grizeca.

La ino ne estas tiom bunta; ŝia gorĝo estas bruneca. Junuloj havas nukokreston ne tiom orkoloran kaj subajn partojn pli grizecajn.

Troviĝo redakti

Ĝi loĝas en sudorienta azio, precize el Himalajo al Indonezio, nome en la landoj Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, suda Ĉinio, Barato, Indonezio (Sumatro), Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vietnamio.

Oni agnoskas 7 subspeciojn:

  • Picus flavinucha flavinucha (norde de Barato ĝis norde de Vietnamio),
  • P.f. styani (Hainan),
  • P.f. richetti (Tonkin, oriente de Fujian),
  • P.f. pierrei (sudoriente de Tajlando ĝis suda Vietnamio),
  • P.f. mysticalis (norde de Sumatro),
  • P.f.korinchi (sudokcidente de Sumatro),
  • P.f. wrayi (montaroj de Malajzio).

Vivloko redakti

La birdo loĝas en subtropikaj kaj tropikaj malsekaj ebenaĵaj arbaroj kaj ankaŭ en malsekaj montaraj arbaroj.

Kutimoj redakti

Ili vivas laŭ paroj aŭ laŭ etaj familiaj grupoj. Ili estas timidaj kaj aktivaj. Ili serĉas manxgaĵojn en arbotrunkoj aŭ branĉoj; malofte surgrunde. Kiam oni renkontas, ili levas la kreston sed ankaŭ foje la tutan kapon kaj indikas alten per la beko.

Ili faras neston en arbo en elfosaĵo farita de ambaŭ gepatroj, kiuj same ambaŭ zorgas la ovojn kaj idaron. La junuloj post elnestiĝo restas kun la gepatroj dumlonge.

Ili manĝas ĉefe formikojn, termitojn, larvojn de insektoj, sed ankaŭ berojn kaj grenojn kaj malofte eĉ arboranojn.

Fonto redakti