Flavventra kardelo

La Flavventra kardelo (Spinus xanthogastrus, iam Carduelis xanthogastra), estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ili reproduktiĝas el Kostariko suden al suda Ekvadoro, centra Bolivio kaj la altaj teroj de nordokcidenta Venezuelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavventra kardelo
Flavventra kardelo
Flavventra kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. xanthogastrus
Spinus xanthogastrus
(Du Bus de Gisignies, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Carduelis xanthogastra -Manizales, Caldas, Colombia-8.jpg
Carduelis xanthogastra -Manizales, Caldas, Colombia-8

La Flavventra kardelo reproduktiĝas en montaraj arbaroj de kverko je altitudoj inter 800–3000 m. La nesto estas neprofunda tasformo el radiketoj, arboŝeleroj kaj likenoj 2.4–3.7 m alte en la densa foliaro de malgranda arbo en klarejo. La ino demetas 2 aŭ 3 verdecnuancajn blankecajn ovojn aprile aŭ maje kaj ankaŭ ŝi kovas ilin. Kvankam ili ne migras, tiu specio vagadas ene de sia teritorio for de la reprodukta sezono.

La Flavventra kardelo estas malgranda birdo, 10.5 cm longa kaj peza 12 g. La masklo estas tute nigra escepte pri brilflavaj ventro, vostoflankoj kaj flugilmarkoj. La flava ventro tre kontrasta kun la nigra brusto nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie xanthogastra estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “flava ventro”. La ino estas malhelolivecverdeca supre, kaj havas palflavajn subajn partojn kiuj iĝas pli brilaj ventre. Ŝi havas nigrecajn voston kaj flugilojn kaj brilflavajn unuarangajn flugilmakulojn kaj vostoflankojn. Junulo similas al ino, sed havas malhelajn bordojn en plumoj de supraj partoj kaj pli malgrandajn flavajn flugil- kaj vostomakulojn. La kanto de tiu birdo estas agrabla trilado, kaj la alvoko estas akra pjiii.

Estas agnoskataj du subspecioj nome:

  • Spinus xanthogaster stejnegeri en centra Bolivio
  • Spinus xanthogaster xanthogaster en Kosta-Riko al Kolombio kaj Venezuelo. La subspecio C. x. stejnegeri kiu loĝas el pleja sudorienta Peruo al centra Bolivio estas pli granda kaj longbeka ol la nomiga C. x. xanthogastra. Maskloj havas pli grandajn flavajn flugilmarkojn kaj pli etendan nigron en flankoj. Inoj de tiu subspecio estas pli malhelaj olivecaj supre ol la nordaj birdoj.

La Flavventra kardelo estas pli arbara birdo ol la ŝajne simila Malgranda kardelo, Carduelis psaltria, kaj tiu lasta specio estas pli pala, havas blankajn flugilmakulojn kaj pli muzikecan kanton.

La Flavventra kardelo estis senĉese persekutata por la kaĝobirda komerco en kelkaj areoj kiaj centraj Kostariko. Kie ĝi restas komuna, en malproksimaj aŭ protektitaj areoj, aroj de ĝis 30 birdoj manĝas en kanopeo malgrandajn insektojn kaj kverkoflorojn, aŭ descendas al klarejoj por semoj. Maskloj povas kanti socie.

Tiu specio relative facile adaptiĝas al kaptiveco kaj tiele ĝi estas bredata ĉefe en birdejoj pli grandaj ol normalaj kaĝoj.

Referencoj redakti

Plia legado redakti