Flavvizaĝa kardelo

La Flavvizaĝa kardelo (Spinus yarrellii, iam Carduelis yarrellii) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi troviĝas en Brazilo kaj Venezuelo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj (Kaatingo), arbarbordoj, duarangaj arbaroj, montararbaroj, sekaj arbustaroj, plugebla tero, plantejoj kaj urbaj areoj ĝis 550 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa kardelo
Flavvizaĝa kardelo
Flavvizaĝa kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. yarrellii
Spinus yarrellii
(Audubon, 1839)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas 10 al 11 cm longa, malgranda, brilflava fringedo. Masklo havas nigran kronon tre kontraste kun tre brilflavaj vizaĝo, kolflankoj kaj ĉiuj subaj partoj, el kiuj separatas per rekta linio subokula. Palflavaj al olivecaj supraj partoj kun mallongaj, malhelolivecaj strioj. Flava pugo. Nigraj flugiloj, kun olivecflavaj bordoj de flugilkovriloj, kaj brilflava flugilstrio, flugilmakuloj kaj triarangaj bordoj. Nigra vosto kun flava bazo. La beko estas cindrogriza kaj konusforma. Ino havas brilflavecolivecajn kronon kaj suprajn partojn kun pli flava pugo; junuloj estas similaj, sed kun nigraj bekoj. Similaj specioj estas la aliaj kapuĉaj kardeloj.

La voĉo estas kompleksa kaj varia, altatona kaj strida trilado. Ĝi konstante kantas muzikece eĉ dum kvin minutoj senpaŭze.

Tiu neotropisa specio loĝas konate en du tre apartaj regionoj dise 3,500 km en norda Venezuelo (subŝtatoj de Anzoátegui kaj Monáguas, kie la specio estas rara, dum la aparta populacio -400 km- de la subŝtatoj de Carabobo, Cojedes kaj Portuguesa formortis pro kombino de troa kaptado kaj seninsektado kontraŭ disvastiĝo de malsano da Ĉagas) kaj nordorienta Brazilo kie restantaj populacioj ŝajne koncentriĝas en Alagoas, kun lastaj vidaĵoj en Pedra Talhada, Murici kaj Usina Laginha. Estas ĵusaj vidaĵoj el pli da 20 lokoj en la Brazila Atlantika Arbaro. La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10,000- 20,000 individuoj sed plej verŝajne malpliiĝas en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 1,000 km². Kelkaj vidaĵoj povus rilati al skapintoj de kontrola inspektado de kontraŭleĝa kaĝokomerco. Tamen plej alta proporcio de kaptintaj birdoj mortas ĉar ne bone alkutimiĝas al kaĝovivo, pro streĉo kaj malsanoj (ĝis 90 %).

La latina scienca nomo de tiu birdo rememoras la anglan ornitologon William Yarrell.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti