Flavvizaĝa koturno

La Flavvizaĝa koturno (Rhynchortyx cinctus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj la ununura specio de sia genro Rhynchortyx.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa koturno
Flavvizaĝa koturno
Flavvizaĝa koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Rhynchortyx
Specio: Rh. cinctus
Rhynchortyx cinctus
(Salvin], 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Honduro, Nikaragvo kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.

Temas pri specio kun tre flaveca al okreca vizaĝo (kio nomigas la specion) trapasata de malhelbruneca traokula strio kaj samkoloraj krono kaj nuko. Ankaŭ la mentono estas hela, sed la brusto malhelgriza kontraste kun okreca ventro kaj pli hela (sablokolora) suba ventro. La dorso, flugiloj kaj flankoj estas malhelbrunaj markataj je nigraj makuloj ĉefe en flugiloj kaj ne tiom en flankoj. La beko kaj kruroj estas grizaj.

Referencoj redakti