Fleksio estas sistemo de diversaj gramatikaj formoj, kiujn povas akcepti vorto. (deklinacio, konjugacio, paradigmo ) Fleksii signifas ŝanĝi vortoformojn laŭ la gramatikaj kategorioj de koncerna lingvo: konjugacii verbojn, deklinacii substantivojn ktp.

Esprimoj redakti

  • Fleksiebla vorto, vortospeco estas, kiu povas varii laŭ deklinacio aŭ konjugacio. (Kunfandema (lingvo) aŭ kunfanda (vorto)).
  • fleksiaĵo estas vortformo aperanta en fleksiado.
  • fleksiebla
  • fleksiilo estas la lingva rimedo por krei fleksiajn vortoformojn: finaĵoj estas la plej kutima ekstera fleksiilo, sed la lingvoj germana kaj angla uzas ankaŭ umlaŭton (kiu estas speco de interna fleksiilo), kp „goose“ kaj „geese“.

Klasado de lingvoj redakti

Lingvojn oni klasas interalie laŭ ilia maniero kombini morfemojn:

  • En fleksiaj lingvoj kombinataj morfemoj influas kaj modifas sin reciproke, eĉ povas okazi, ke ne eblas identigi la morfemojn en la kombinaĵo
  • En aglutinaj lingvoj la morfemoj estas senŝangaj kaj klare identigeblaj en kombinoj
  • En analizaj kaj izolaj lingvoj la morfemoj estas senmodife kombinataj al frazoj; iliajn interrilatojn difinas precipe la vort-ordo.

La fleksiajn kaj la aglutinajn lingvojn oni foje kunigas sub la nocio sintezaj lingvoj.