Flinders-Golfo

Golfo en Okcidenta Aŭstralio apud Kabo Leeuwin

Flinders-Golfo estas golfo kaj loko en Okcidenta Aŭstralio kiuj troviĝas tuj sude de la urbo Augusta, kaj proksime de la enfluejo de Blakvud-Rivero, kaj je la nordoriento de Kabo Leeuwin. Ties Flinders-Golfo situas je 34° 21' 00"S kaj 115° 20' 00"E.

Flinders-Golfo : bildo, ekde la nordo, de la baleno-stacio kaj setlejo.

Historio redakti

Sur la mapo de Matthew Flinders "Terra Australis Sheet 1 1801-1803", la areo origine estis konata kiel Danĝera Golfo (Dangerous Bight). La golfo etendiĝas de Point Matthew 1,5 km Oriente nordoriente de Kabo Leeuwin al Ledge Point iuj 8 km oriente. Ĝi estis nomata aŭ de la aŭstralia reganto James Stirling aŭ de Septimus Roe en 1829 aŭ 1830. Matthew Flinders unue estis en la golfo je la 7-a de decembro 1801.

Fervojfinstacio kaj piero redakti

La loknomo estas ligita al eta setlejo kiu estas estinta baleno-stacio kaj fiŝad-loko same kiel la finstacio de la fervojo de Busselton al Flinders-Golfo (de 1920 al 1957), kaj al la pli malnova piero de Flinders-Golfo (1890). Antaŭe la setlejo estis konsiderata esti diferenca de Augusta sed nuntempe ĝi estas pli-malpli la suda parto de la pli granda komunumo.

Klimato redakti

Kiel la plimulto de la sudokcidentaj marbordaj regionoj de Okcidenta Aŭstralio, Flinders-Golfo travivas mediteranean klimaton kun malvarmetaj someroj kaj mildaj, malsekaj vintroj.

Bibliografio redakti

  • angle Fornasiero, Jean; Monteath, Peter and West-Sooby, John 2004 : Encountering Terra Australis: the Australian voyages of Nicholas Baudin and Matthew Flinders, Kent Town, South Australia, Wakefield Press ISBN 1-86254-625-8

Vidu ankaŭ redakti

Koordinatoj: 34° 21′ S 115° 20′ O / 34.350 °S, 115.333 °O / -34.350; 115.333 (mapo)