Flip Kowlier, artista nomo de Filip Cauwelier (Izegem, 1976) estas flandra kantisto. Li kantas en la dialekto de Okcidenta Flandrio.

Flip Kowlier
Persona informo
Aliaj nomoj Flip Kowlier
Naskiĝo 10-an de novembro 1976 (1976-11-10) (47-jaraĝa)
en Izegem
Lingvoj francagermananederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantisto • repisto • kantoverkistomuzikistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.flipkowlier.be/
vdr

Apud lia solo-kariero, Kowlier ankaŭ estas la ĉefkantisto de la okcidentflandra hiphopa grupo 't Hof van Commerce.

Li estas sukcesa en Belgio kaj Nederlando kaj jam koncertis je diversaj festivaloj (kiel Marktrock Loveno kaj Rock Werchter). Liaj unua grandaj koncertoj estis en la brusela Ancienne Belgique en 2001, en la antaŭprogramo de Laïs.

Diskografio redakti

Ocharme ik redakti

Tiu ĉi debuta albumo en 2001 eldoniĝis ĉe diskeldonejo "Petrol" kaj atingis oran premion en Flandrio. Ĝi alportis al Flip Kowlier ankaŭ du "ZAMU-awards"; tiu de la plej bona albumo kaj de la plej okulfrapa fokuso.

En februaro 2002 la albumo eldoniĝis en Nederlando.

De la disketo Min Moaten oni kreis videon portelevidan.

In de fik redakti

En 2004 aperas lia dua kaj provizore lasta albumo In de fik ĉe Petrol. Post du monatoj jam tiu ĉi ankaŭ akiras oran premion. La disketo Bjistje in min uoft estas dueto kun la same okcidentflandra Geike Arnaert de Hooverphonic.

Kowlier promociis tiun ĉi albumon ankaŭ per teatra turneo titolata Flip Kowlier Geblust.

Furorkantoj redakti

  • Welgemeende (fuck you)
  • Min Moaten
  • Verkluot
  • In De Fik
  • Bjistje in min uoft
  • Angelo & Angelique

Eksteraj ligiloj redakti