Flopo

mezurunuo de kalkulivo de komputilo

Flopo estas esperantigo de la anglalingva akronimo FLOPS, Floating point Operations Per Second (operacioj kun glita komo dum sekundo), mezurunuo de komputopovo de procesoroj, komputiloj kaj komputilegoj.

La komputiloj havas grandan amplekson de komputopovo, kaj do estas necese uzi obligon de tiu unuo. Oni kutime uzas la prefiksojn de la SI kaj do oni parolas pri megaflopoj (MFLOPS, 106 FLOPS), gigaflopoj (GFLOPS, 109 FLOPS), teraflopoj (TFLOPS, 1012 FLOPS), kaj petaflopoj (PFLOPS, 1015 FLOPS).

Vidu ankaŭ redakti