Florenca piedpilkado

Sporto > Piedpilkado > Calcio fiorentino < Florenco < Italio


La Florenca piedpilkado (Calcio fiorentino [kalĉo fjorentino] en la itala) estas praa formo de piedpilkado, kiu aspektas kiel miksaĵo de futbalo, rugbeo kaj Greko-Romia lukto.

La ludo bataligas du teamojn konsistantajn el po dudek sep ludantoj, (kvar goluloj, tri arieroj, kvin halfoj kaj dek kvin avanuloj) kiuj matĉas dum 50 minutoj, laŭ la jenaj reguloj:
la pilko, ronda, povas esti ludata piede aŭ mane. Ĉiu teamo penas ĵeti la pilkon en la kontraŭan golejon, kio gajnigas duon-poenton, sed se la provo fiaskas, la duon-poenton ricevas la defendanta teamo.

Preskaŭ ĉio estas permesata, gravas forto, do rapide la ludo iĝas "muskoleca" kaj varmas la etoso en la publiko.

Historio redakti

Tiu ludo, kiun kelkaj rigardas kiel praulon de la futbalo, naskiĝis antaŭ tre longa tempo. La romiaj legianoj de la antikva Florenco jam praktikis samspecan ludon nomatan "arpasto", kiu mem fontis el pli praa greka ludo.

Dum jarcentoj, la Florencanoj regule ludis tiun piedpilkon, ĉu amuzcele, ĉu pli oficiale, okaze de festoj aŭ de gravaj eventoj.

En tiaj cirkonstancoj, oni kovris grandan placon de la urbo per sablo, (Piazza Santa Maria Novella, Piazza Santo SpiritoPiazza Santa Croce) kaj ludis nobeluloj.

La 17-a de februaro 1530 lasis neforviŝeblan spuron en la historio de la ludo kaj de la urbo: kvankam elĉerpitaj pro longtempa sieĝo far la imperia armeo de Karolo la 5-a, la Florencanoj por spiti la malamikojn, organizis kaj ludis sub iliaj okuloj, frenezan matĉon sur la Piazza Santa Croce, ŝanigante fajfi pri la sieĝo!

Regule ludataj ĝis la fino de la 18-a jarcento, Florenca piedpilko kadukiĝis. En 1930, okaze de la 400-a datreveno de la fama matĉo, oni revigligis la tradicion, kadre de la aprezo de faŝismo pri praaj tradicioj.

Temas pri turniro inter la kvar kvartaloj de la urbo. La ludantoj ludas kostumitaj laŭ la modo de la 16-a jarcento akompanata de bunta samekostumita subtenantaro, en junio okaze de la festo de Sankta Johano Baptisto. (Oni nomas tion calcio storico = "piedbato en kostumo" en la itala.)

Ĉe la fino de tiu folklora turniro, la gajnantoj ricevas, ne plu blankan bovidon kiel kutimis prae, sed bifstekojn por la sama kvanto, plus vino.

Vidu ankaŭ redakti

Palio (mezepokstila ĉevalkurado en proksima urbo Sieno)

Eksteraj ligiloj redakti