Florence Nightingale
Florence NIGHTINGALE ([ ˈnaɪtɪŋɡeɪl]; Esperantigite Florens Najtingejl) (naskiĝis la 12-an de majo en Florenco, 1820, mortis la 13-an de aŭgusto, 1910 en Londono), brita flegistino. Ŝi estis filino de riĉa brita familio kaj estis pioniro de moderna flegado. Ŝia naskiĝtago iĝis je ŝia honoro la Internacia tago de flegado. Ŝia plej fama kontribuo okazis dum la Krimea Milito, kaj konigis ŝin kiel "Damo de la lampo", ĉar ŝi vizitis kaj prizorgis vunditajn soldatojn en malsanulejo kun petrola lampo enmane. Ŝi venis al Skutario (hodiaŭ turke: Üsküdar) en 1854, kie ŝi sukcesis plibonigi la nutradon kaj higienon de pacientoj. Pro siaj matematikaj talentoj ŝi uzis statistikon por plibonigi la flegadon. Ŝi skribis favore al virinaj rajtoj kaj verkis en facila Lingvo por esti pli vaste komprenata.
Florence Nightingale | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | The Lady with the Lamp |
Naskiĝo | 12-an de majo 1820 en Florenco, ![]() |
Morto | 13-an de aŭgusto 1910 (90-jara) en Londono, Anglio, ![]() |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | William Nightingale |
Patrino | Frances Smith |
Frat(in)o | Frances Parthenope Verney |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | flegisto • statistikisto • verkisto • politikisto • instruisto |
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.agnesscott.edu/lriddle/women/nightpiechart.htm
- http://www.bbc.co.uk/history/discovery/medicine/nightingale_01.shtml
- http://www.florence-nightingale.co.uk/stats.htm Arkivigite je 2005-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.noelcollection.org Arkivigite je 2016-07-29 per la retarkivo Wayback Machine