Florianópolis

urbo en Brazilo
(Alidirektita el Florianopolis)

Florianópolis aŭ esperantigita Florianopolo estas la ĉefurbo de la ŝtato (aŭ federaciero) Santa Catarina (Santa-Katarino) en Brazilo. La plejparto de la urbo situas insule, tamen ekzistas parteto (nomata "Estreito") kiu situas en la kontinento. La du partoj estas kunligitaj de 3 pontoj. La plej konata de ĉiuj estas la Ponto "Hercílio Luz", kiu ne funkcias plu pro la antikveco, tamen ĝi daŭras kiel turisma vidindaĵo de la urbo. La urbo estis koloniita ĉefe de azoranoj, portugaloj devenaj de la insularo "Açores" [Azoroj]. Antaŭe nomata kiel "Desterro", la nomo estis ŝanĝita al "Florianópolis" (etimologie: urbo de Floriano) pro altrudo de la eks-prezidento Floriano Peixoto.\\ Iam, la tri plej sudaj ŝtatoj de Brazilo volis sendependiĝi de la cetero de la lando. La ideo ne estis bone akceptita de la prezidento Floriano, do li reprimis la sudajn popolarojn. La aliaj ŝtatoj - Paraná Paranao kaj Rio Grande do Sul Sudriogrando rezignis lukti por la sendependiĝo, sed Santa Catarina ne. Pro tio, la ŝtato estis multe pli reprimita, kaj por ke la lokanoj neniam plu forgesu de la tiama prezidento kaj lia povo, Floriano Peixoto perforte ŝanĝis la nomon de la urbo.

Urbo Florianópolis (Mezregiono)
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

Flago Blazono
ĉefurbo • urbego • municipo de Brazilo
Datreveno 23-a de marto
Fondiĝo 1726
Nomo de la loĝanto florianopolitano
Urbestr(in)o Cesar Souza Junior (Partio Socialdemokrata, PSD, fondita en 2011) ĝis 2016
Situo
Situo de Florianópolis (Mezregiono)
Situo de Florianópolis (Mezregiono)
Subŝtato Sankta Katarino
Mezoregiono Grande Florianópolis
Mikroregiono Florianópolis
Najbaraj urboj Palhoça, São José, Biguaçu
Geografiaj aspektoj
Areo 433,32 km²
Loĝantaro 408.161 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 941,90 loĝ./km²
Klimato subtropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,875 2000 [2]
MEP R$ 6.588.652.000 (48) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 16.206,00 2006 [3]
vdr

Ĝi havas ĉirkaŭ 400 mil loĝantojn nuntempe, kvankam tiu kvanto multe plialtiĝas en la sumeroj, danke al la plaĝoj kaj turismaj kapabloj de la urbo. La plejparto de la turistoj devenas de la interno de la ŝtato, de Sudriogrando kaj de San-Paŭlo. La loĝant-kvanto de la urbo altiĝas jaro post jaro ankaŭ pro la bona kvalito de la ĉefa universitato de la ŝtato, la Federacia Universitato de Santa-Katarino (UFSC, la mallongigo en la portugala).

La urbo estas en la orienta parto de Santa Catarina, kaj situas apud la Atlantiko. Granda parto de Florianópolis estas en la insulo Santa Catarina, kie estas 42 turismaj plaĝoj tiuj, kiuj povas esti paradiziaj, urbecaj, sen-ondaj, ondeg-havaj, ktp. Estas ankaŭ kelkaj regionoj kiujn oni ne permesas urbanigi.

Apude ankaŭ estas du grandaj lagoj: Lagoa da Conceição kaj Lagoa do Peri. Florianópolis ankaŭ havas la plej bonan indekson de vivnivelo inter ĉiuj brazilaj ĉefurboj laŭ UNO.

Famuloj redakti

Volapuko en Florianópolis redakti

Inter 1887 kaj 1890 estis vigla volapuk-movado en Florianópolis gvidata de ĵurnalisto Eduardo Nunes Pires kaj José Brazilício de Souza. Dum kelkaj jaroj, Volapukon oni lernis en publika lernejo Lyceu de Artes e Ofícios. En 1889 ankoraŭ estis 17 gelernantoj de Volapuko en Florianópolis, kontraŭ 14 de germana lingvo.

Esperanto en Florianópolis redakti

Nuntempe la Esperanto-movado en la urbo ne estas organizata de iu asocio aŭ klubo, estas nur individuaj agoj. Pli-malpli 300 homoj estis lernantoj de esperanto nur en la ĉefa universitato de la ŝtato, la Federacia Universitato de Sankta Katarina (UFSC). Ankaŭ ekzistas stud-grupoj en spiritismaj centroj, kiel iom ordinaras en Brazilo.

Referencoj redakti

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj redakti