Florida estas municipo kiu troviĝas en la centro-okcidenta parto de la provinco Camagüey, Kubo. Ĝia municipa ĉefurbo estas samnoma kaj tie loĝas preskaŭ 90% de la tuta municipa loĝantaro.

Florida
urbo • municipo de Kubo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 71 676  (2008) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 32′ N, 78° 13′ U (mapo)21.529444444444-78.222777777778Koordinatoj: 21° 32′ N, 78° 13′ U (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 1800 km² ( 180 000 ha) [+]
Florida (Kubo)
Florida (Kubo)
DEC
Florida
Florida
Situo de Florida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Florida, Cuba [+]
vdr

Ĝi havas 1760 km2. La loĝantaro estas ĉ. 76.854: el ili 54.375 en la urbo kaj 22.259 en la kamparo. Florida estas unu el la 32 kubaj urboj plej grandaj kaj ĝi atingeblas kaj per trajno kaj pere de la nacia centra ŝoseo kiu donas al ĝi prosperan vivon. Abundas fabrikoj el jogurto, biskvitoj, vermiĉeloj, refreŝigaĵoj, du sukerfabrikoj (ĝia nomo venas de la sukerfabriko Florida), ĉemizoj kaj cemento inter aliaj.

Historio redakti

Dum la antaŭkolumba epoko en la marbordo de la municipo loĝis kelkaj indiĝenaj triboj de kiuj ankoraŭ troviĝas kelkaj instrumentoj en la Municipa Muzeo. Dum la kolonia epoko ekzistis eta vilaĝo (ankoraŭ ekzistanta) nomata San Jerónimo kiu estas konsiderata kiel la unua grava vilaĝo de la nuna municipo. Ĝi situis borde de la Reĝa Ŝoseo konstruata de la hispanoj por la komercado kaj transportado de Havano ĝis Santiago de Kubo. Ĝi havis preĝejon, gastejon kaj ĉevalejon por la vojaĝantoj. Post la konstruado de la nacia fervojreto iom post iom lavilaĝanoj translokiĝis proksime de la fervojo kaj fariĝis domaro. El tio naskiĝis aparta vilaĝeto kiu floris danke al la konstruado de sukerfabriko apartenanta al usona riĉa familio kiu baptis ĝin laŭ la nomo de la usona ŝtato Florida. Tiu nomo fariĝis poste la oficiala nomo de la municipo kaj la urbo. Dum la paso de la tempo tiu vilaĝeto kreskis kaj ekonomie floris danke al pluraj fabrikoj kaj la alveno de pluraj enmigrantoj el Kubo kaj eksterlando (ĉinoj, hispanoj, haitianoj...). Tamen, plejparto de la loĝantaro estis malriĉa. Post la kastrisma revolucio multaj el tiuj fabrikoj ne plu funkcias.

Florida havas limojn norde kun Céspedes kaj Esmeralda, sude kun Vertientes, oriente kun Camagüey kaj okcidente kun Baraguá (municipo de la provinco Ciego de Ávila