Florida (Porto-Riko)

municipo de Porto-Riko

Florida - "floreca" aŭ "florplena", prononco [flo:RI:da], per la Internacia Fonetika Alfabeto [floˈɾiða] - estas municipo en Porto-Riko, situanta centre de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 11 692 loĝantoj sur areo de 26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 450 loĝantoj/km².

Florida
municipo de Porto-Riko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 00650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 692  (2020) [+]
Loĝdenso 450 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 22′ N, 66° 34′ U (mapo)18.373333333333-66.56Koordinatoj: 18° 22′ N, 66° 34′ U (mapo) [+]
Alto 193 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Florida (Porto-Riko)
Florida (Porto-Riko)
DEC
Florida
Florida
Situo de Florida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Florida, Puerto Rico [+]
vdr
montara impreso proksime de Florida

La loĝloko origine fondiĝis en 1881 kiel submunicipa loĝloko de Barceloneta. Ekde 1949 estis provoj agnoskigi la lokon kiel memstara municipo, sed tio nur sukcesis en 1971. Ĝis la nuntempo, la municipo estas la sola sur la insulo, kiu nur konsistas el unusola loĝloko (barrio, kio en grandaj urboj tradukiĝas kiel "kvartalo", sed en malurba areo "loĝloko" pli taŭgas). Mezume la municipa teritorio situas 193 metrojn super la marnivelo.

Eksteraj ligiloj redakti