Floridaj sablopinaroj

La floridaj sablopinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Florido, Usono.

Floridaj sablopinaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj28° 0′ 0″ N, 81° 45′ 0″ U (mapo)28-81.75Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 81° 45′ 0″ U (mapo) [+]

Floridaj sablopinaroj (Tero)
Floridaj sablopinaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Florida scrub [+]
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

Priskribo redakti

La ekoregiono troviĝas sur marbordaj kaj landinternaj sablaj krestoj kaj estas karakterizata per makisa plantokomunumo dominata de arbedoj kaj nanaj kverkoj. Tiuj grundoj, speco de entisol, konsistas el kvarco kaj enhavas malmulte da organika materio, silto, kaj argilo. Ĉar la malriĉaj sablaj teroj ne retenas malsekecon, la ekosistemo efike estas arida. Arbaraj incendioj malofte okazas en la floridaj sablopinaroj sed povas esti grandskalaj. La plej granda parto el la jarpluvo (proksimume 135 cm) somere faladas.

Flaŭro kaj faŭno redakti

La flaŭro kaj faŭno havas altan nivelon de endemiismo inkludante taksitajn 40 speciojn de plantoj, 4 vertebrulojn kaj minimume 46 artropodajn speciojn kiujn oni ne trovas aliloke.

Flaŭro redakti

 
Sablopinoj en Okala Nacia Arbaro.

Arbareroj de sablopinoj (Pinus clausa) konstituas la kanopeon [1]. Komunaj plantospecioj inkludas sablokverkon (Quercus geminata), mirtokverkon (Quercus myrtifolia), sablomontetan kverkon (Quercus inopina), Ĉapman-kverkon (Quercus chapmanii), erikecan ceratiolon (Ceratiola ericoides), la arekacojn Sabal etonia kaj Serenoa repens, Garberia heterophylla (asteracoj), la erikacojn Lyonia lucida kaj Lyonia ferruginea), kladonio-speciojn (Cladonia spp.) [2], amerikan ilekson (Ilex opaca var. arenicola), Osmanthus megacarpa (oleacoj), Asimina obovata (anonacoj), Persea humilis (laŭracoj), Yucca filamentosa (asparagacoj), kaj Opuntia humifusa (kaktacoj)[3].

Endanĝerigataj plantoj de la floridaj sablopinaroj inkludas Chrysopsis floridana (asteracoj), Calamintha ashei (lamiacoj), Chionanthus pygmaeus (oleacoj), Polygonella myriophylla (poligonacoj), Prunus geniculata (rozacoj), Conradina brevifolia (lamiacoj), Conradina etonia, Dicerandra christmanii (lamiacoj), Nolina brittoniana (asparagacoj), Liatris ohlingerae (asteracoj), Lupinus aridorum (fabacoj), kaj Bonamia grandiflora ( konvolvulacoj )[4].

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 173 birdospeciojn [5] kaj 43 mamulospeciojn [5].

Rimarkindaj bestoj de la floridaj sablopinaroj inkludas la floridan makisgarolon, la ronĝulon Podomys floridanus, la reptiliojn Neoseps reynoldsi, Eumeces egregius lividus, Sceloporus woodi, kaj Rhineura floridana.

Minacoj kaj protekto redakti

La ekoregiono estas endanĝerigata [6] per urbanizado, komerca kaj agrikultura disvolviĝoj. La plej granda restanta bloko troviĝas en kaj ĉirkaŭ la Okala Nacia Arbaro. Nacia Faŭnoprotektejo Lake Wales Ridge ankaŭ entenas altan proporcion de restanta makisa vivejo, dum la Archbold Biologia Stacio proksime de Placid-Lago enhavas proksimume 20 km2 da makiso kaj tie plenumas biologian esploradon.

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono

Referencoj redakti

  1. angle Florida Scrub. The Croc Docs. Fort Lauderdale Research and Education
  2. angle Florida Peninsula Inland Scrub. NatureServe Explorer. NatureServe. Arkivita el la originalo je 2012-09-10. Alirita 2009-01-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-10. Alirita 2012-02-23.
  3. angle Plants of the Florida Scrub. The Florida Scrub. Floridata. Alirita 2009-01-20.
  4. angle Endangered Plants of the Scrub. The Florida Scrub. Floridata. Alirita 2009-01-20.
  5. 5,0 5,1 angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2012-02-24.
  6. angle National Geographic Society : Florida sand pine scrub (NA0513)

Eksteraj ligiloj redakti