Flortigo (aŭ pedunklo el la latina pedunculus) estas speciala tigeto portanta floronfloraron. Ĉe kelkaj specioj, ne estas flortigoj, aŭ ili estas tre mallongaj: la floroj estas sentigaj. La strukturo de la flortigo estas kiel tigo, kaj kiel la folitigo. Ĝi ĝenerale estas senfolia kaj verda.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
La floraro de Delphinium nuttallianum. Ĉiu floro estas tenata sur flortigeto je kelkaj centimetroj longa.

La pinto de la flortigo, kiu estas pli malpli aliformiĝa, estas la florbazo, sur kiu estas floreroj (sepaloj, petaloj, ktp.). Oni ofte povas trovi ĉebaze de la flortigo folietojn, kiuj estas la superfoliaraj folioj, brakteoj.

Se la vegetativa ŝoso estas tre mallonga, bazfolia aŭ ĝi estas en la tero, oni parolas skapo (hungare tőkocsány) ekz. ĉe tulipo, narciso.