Flotado

(Alidirektita el Flotigado)

Flotigado estas apartiga procedo kun larĝa industria eluzado dum apartigo de mineraloj el ties ercoj, dum purigado de karbo aŭ de poluakvoj kaj reciklado de plastoj. La unua flotata mineralo estis grafito. Jam en la j. 1877 flotis ĝin fratoj Bessel. La unua fazo de ercflota procedo estas pistado de erco kaj poste sekvas kunakva muelado en kugla muelilo. En la ŝlamon estas poste enmiksitaj flotaganto (ekzemple petroleo) kaj ŝaumkreanto (diversaj saponecaj solvaĵoj). La flotado okazas en flotmaŝinoj laŭbezone kunigataj en teĥnologiajn tutojn. Dum la flotprocedo enmiksiĝas aero. La apartiga procedo baziĝas je diferencaj rilatoj de miksaĵpartoj al la akvo. La hidrofobaj eretoj de mineralo, tegitaj per flotaganto, estas portataj per aero supren, kie ili kreas ŝaŭmon, la hidrofilaj senfruktaj eretoj restas ĉefunde kaj forlasas la flotprocedon kiel forfalaĵo. La ŝaŭmo estas forfrotata por plua rafinado aŭ fine estas senakvigita kaj sekigita.