Flughaveno Palermo-Boccadifalco

La flughaveno "Francesco kaj Giuseppe Notarbartolo" de Palermo-Boccadifalco (IATA: neniu, ICAO: LICP) estas la malnova flughaveno de la urbo Palermo: en la distrikto Boccadifalco, ĉe la orienta deklivo de la monto Cuccio, ĝi estas unu el la plej antikvaj kaj popularaj flughavenoj de Italio.

Ĝi nuntempe gastigas la meteorologian stacion Boccadifalco en Palermo, Sicilio.