Flughaveno Schiphol
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schiphol Airport (stacidomo). |
Flughaveno Schiphol (nederlande Luchthaven Schiphol) [Sĥiphol] (IATA-kodo: AMS) estas la plej grava flughaveno de Nederlando. Ĝi situas proksimume 16 kilometrojn sude de Amsterdamo kaj 46 km de Utrecht kaj 45 km Hago, sur teritorio de la municipo Haarlemmermeer.
Flughaveno Schiphol | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • loĝloko en Nederlando | |||||
IATA: AMS ICAO: EHAM | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Nederlando | ||||
Regiono | Nord-Holando | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Schiphol Group | ||||
Apuda urbo | Amsterdamo (20 km) | ||||
Alteco | -3 m | ||||
Geografia situo | 52° 18′ 0″ N, 4° 45′ 0″ O (mapo)52.34.75Koordinatoj: 52° 18′ 0″ N, 4° 45′ 0″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-longo | 3800 m – 3500 m – 3450 m – 3400 m – 3300 m – 2014 m | ||||
Retejo | www.schiphol.nl | ||||
47 milionoj da pasaĝeroj uzas la flughavenon ĉiujare kaj flugas al pli ol 200 vojaĝceloj (2007)
La flughaveno situas rekte super la stacidomo Schiphol Airport, de kie oni povas rapide kaj ofte atingi la stacidomojn Amsterdamo, Hago kaj Utrecht.
Vojmontriloj
redaktiEn aprilo 2007 ekestis en la nederlanda politiko bruo pro la vojmontriloj de la flughaveno. Sur granda nombro da montriloj la indikoj nur estas en la angla lingvo, kiel parking por parkadejo. Speciale la parlamentano Maarten Haverkamp de la partio CDA - subtenata de parlamentmajoritato de la partioj PvdA, SP kaj PVV - indignis pro la vojmontriloj. La aŭtoritatuloj de la flughaveno rezignacie reagis.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.schiphol.nl oficiala retejo