Flughaveno Stutgarto

La flughaveno Stutgarto (IATA-kodo: STR, ICAO-kodo: EDDS) - germane Flughafen Stuttgart, ĝis la jaro 2000 Flughafen Stuttgart-Echterdingen - estas internacia flughaveno en la germana urbo Stutgarto. Ĝi plejparte situas sur la teritorio de la urboj Leinfelden-Echterdingen kaj Filderstadt, tuj sude de la urbo Stutgarto, rande de la germana aŭtovojo A8. La unuaj flughavenaj instalaĵoj konstruiĝis en 1936, sed en sia nuna formo la flughaveno ekestis inter la jaroj 1995 kaj 2004. Temas pri la plej granda flughaveno de la germania federacia lando Baden-Virtembergo, kaj laŭ la stato komence de 2015 ĝi okupas la sesan lokon inter la plej grandaj flughavenoj en Germanio.[1].

Flughaveno Stutgarto

emblemo

commercial airport
IATA: STR ICAO: EDDS
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Stutgarto
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flughafen Stuttgart GmbH
Apuda urbo Stutgarto
Alteco 360 m
Geografia situo 48° 41′ 24″ N, 9° 13′ 19″ O (mapo)48.699.2219444444444Koordinatoj: 48° 41′ 24″ N, 9° 13′ 19″ O (mapo)
Flughaveno Stutgarto (Germanio)
Flughaveno Stutgarto (Germanio)
DEC
Flughaveno Stutgarto
Flughaveno Stutgarto
Situo de Flughaveno Stutgarto
Map
Flughaveno Stutgarto
Kurej-angulo 07/25
Kurej-longo 3 345 m
Retejo www.flughafen-stuttgart.de
vdr

Laŭ decido de la 15-a de julio 2014 la flughaveno honorige al la en novembro 2013 mortinta politikisto Manfred Rommel, kiu de 1974 ĝis 1996 estis la ĉefurbestro de Stutgarto, renomiĝis „Flughafen Stuttgart – Manfred Rommel Flughafen“.[2]

Referencoj redakti

 
la flughavena terminalo 1