Flughaveno Zell am See

La Flughaveno Zell am See en la ĉefurbo de Pinzgau ekfunkciis en 1928 kiel substitua flugkampo. Ekde 2001 posedis ĝin la familio Porsche. Adreso: Kapruner Straße nr 15.

Flugkampo Zell am See

Kroniko redakti

Jam en la jaro 1924 servis la glacia surfaco de la kunfrostiĝinta Zeller-lago kiel alteriĝplaco. Unu flugminuto kostis 1 ŝilingon.

  • En 1927 Georg Oberschneider, konate pro sia flugentuziasmo, dungis la piloton Hans Guritzer por rondflugoj ĉe Zeller-lago.
  • En 1928 Oberschneider petis de la urba administrato herbejon pruntepreneblan en la regiono Zeller Moos. Tiel estiĝis eta provizora flugkampo.
  • En 1931 Johann Genser el

Piesendorf suferis akcidenton kaj mortis stirinte memkonstruitan glisflugmaŝinon dum provflugo. Lia starto faritis de sur Schmittenhöhe. El alteco de 50 m li kraŝis teren.

  • En 1936 farigis la komunumo drenadejon.
  • En 1937 raportis la gazeto Salzburger Volksblatt: "Dimanĉe, la 18-an de julio, flugis al la flugkampo en Zell am See unuafoje antaŭanoncita pasaĝeravidilo por surteriĝi tie."
  • En 1939 konstruitis pro tre favoraj metologiaj kondiĉoj propra glisfluglernejo.
  • En 1941 flugmaŝino startinta el la Zell-a flughaveno kaj fluganta trans la montaron unuafoje atingis la stratosferon.
  • En 1945 la kampo uzitis alimaniere kaj estis onidiroj pri vendo.
  • En 1950 iĝis unuaj provoj reekfunkciigi la flughaveneton.
  • En 1952 fonditis la glisfluglernejo Alpine Segelflugschule Zell am See kiel la unua siaspece en Aŭstrio post la Dua mondmilito. Konstruitis flugdirektejo kaj hangaro kaj okazis la unuaj tutnaciaj konkursoj de glisflugado.
  • En 1953 okazis ankaŭ la 2-a tutnacia konkurso surloke kaj la lokuloj gajnis kelkajn ormedalojn.
  • En 1955, post vizito de kanceliero Julius Raab, la flugkampo dediĉitis al la trejnado de junaj flugistoj: sekve la federacia administrado pri nemoveblaĵoj transprenis la prizorgon de la kampo kaj de la konstruaĵoj sur ĝi.
  • En 1957 rekonstruitis la flugareo tiel, ke oni ricevis la oficialan aprobon kiel publika flughaveno. Poste senchavis grandstile fare novi planojn kaj alikonstrui al tuton.
  • En 1959 okazis la solena inaŭguro de flugkampo kaj porflugista domo (en la kadro de Alpine Segelflugsĉule). Samjare okazis ankaŭ la 5-aj tutnaciaj konkursoj en Zell am See.
  • Ekde tiam la areo plie modernigitis, konstruaĵoj grandparte nove konstruitis kaj la direktejo adaptigitis je novaj standardoj.
  • 2001: Kontrakto kun la Porsche-Piech-klano kaj unua tranĉo per la ŝpato por konstrui tute novan flugkampon.
  • 2002: Finkonstruo kaj ekfunkciigo de la novaj konstruaĵoj de Flugplatzbetriebsgesellschaft Zell am See en julio 2002. Oficiala inaŭgurfesto en la 14-a kaj 15-a de septembro.
  • 2011: En la 28.8. estis akcidento grava rekte super la flugkampo. Du surteriĝontaj etflugmaŝinoj koliziis kaj kraŝis poste en herbaron apud la flugkampo. Tio kostis la vivo al ĉiuj kvar pasaĝeroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la flughaveno.

Fonto redakti

Traduko de la artikolo Flugplatz Zell am See el la germanlingva SalzburgWiki.