Flughaveno de Vágar

La Flughaveno de Vágar (kodoj: IATA: FAE; ICAO: EKVG) estas la sola flughaveno de Ferooj. Ĝi situas sur insulo Vágar kaj estis originale konstruita al militista flughaveno. Ĝi estas baza flughaveno de internacia flugkompanio Atlantic Airways.

Situo redakti

 
Situo de la flughaveno sur Ferooj

La flughaveno troviĝas sur okcidenta parto de Ferooj, sur insulo Vágar. La plej proksima komunumo estas Sørvágur, je 1,5 km. Vágar estas interligita tra Vágatunnilin al insulo Streymoy (kie situas la ĉefurbo Tórshavn), kaj tiel al aliaj insuloj.

La flughaveno estas alirebla per aŭtomobilo, publika transporto (300-a aŭtobuso).

Historio redakti

La flughavenon konstruis la britoj en 1942, dum la dua mondmilito. Post la mondmilito, ĝi iĝis traktata de Løgting, sed oni longtempe ne uzis ĝin.

La civila aviado komenciĝis en 1963, kiam Icelandair ekis la flugon Rejkjaviko-Vágar-Bergen-Kopenhago. Alia flugo okazis al Glasgow. La koncesion transprenis poste la dana Mærsk Air, poste en 1988 aperis sur la merkato la feroa nacia flugkompanio, la Atlantic Airways, kiu kaŭzis konkuradon, malpliiĝon de la prezoj.

Mærsk Air en 2004 forlasis la merkaton, en 2006 aperis nova flugkompanio FaroeJet, kiu ĉiutage flugis al Kopenhago, sed ĝi baldaŭ ĉesis funkcii.

Ekde la 1-a de majo 2007, ĝi iĝis posedaĵo de la feroa registaro, sub direktado de la Industria kaj Komerca Ministerio. Oni plilongigis la flugan vojon je 1799 m en 2011. Danke al tio, Atlantic Airways aĉetis Airbus A319.