Malgranda reao

(Alidirektita el Flugila pteroknemio)

La Malgranda reao (Rhea pennatus), ankaŭ Darvina reaoDarvin-nanduo, laŭ hodiaŭa klasado kaj scienca nomo Flugila pteroknemio nome (Pterocnemia pennata) aŭ eĉ pli simple Pteroknemio, estas neotropisa specio el la birdofamilio de la Reaedoj en la ordo de la Strutoformaj. Ĝi estas granda nefluga birdo, sed ja la plej malgranda el la du vivantaj specioj de reaoj. Ĝi troviĝas en Altiplano kaj Patagonio en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda reao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Reaedoj Rheidae
Genro: Pteroknemio Pterocnemia
Specio: Pterocnemia pennata
iame: Rhea pennata
tiam: d'Orbigny, 1834
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Vivejo de la malgranda reao
Vivejo de la malgranda reao
Vivejo de la malgranda reao
Sinonimoj

Rhea pennata
Rhea darwini
Rhea macrorhyncha

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Darvin-nanduoj en ĉilia Patagonio

Pro siaj 90 ĝis 100 cm ĝi estas pli malgranda ol sia samfamiliano, nome la Amerika reao. Kiel tiu, ankaŭ ĝi loĝas en Sudameriko, sed en pli sudaj kaj orientaj regionoj. Pteroknemioj havas flugilojn pli ampleksajn ol tiuj de aliaj Strutoformaj birdoj, kaj ili uzas ilin por pli bone kuri. Ĉe la pinto de la flugiloj ili havas krifojn, kiujn ili uzas kiel armilojn.

La Malgranda reao estas 90 al 100 cm alta. Longo estas 92 al 100 cm kaj pezo estas 15 al 28.6 kg.[2][3] Kiel ĉe plej strutoformaj, ĝi havas malgrandajn kapon kaj bekon, tiu lasta 6.2 al 9.2 cm longa, sed havas longajn kruorjn kaj kolon. Ĝi havas relative pli grandajn flugilojn ol aliaj strutoformaj, kio permesas ĝin kuri partikulare bone. Ĝi povas atingi rapidojn de 60 km/h, kio permesas ĝin forkuri el predantoj. La akraj ungoj de ties fingroj estas efikaj armiloj. Ties plumoj estas similaj al tiuj de struto, je tio ke ĝi ne havas postdiafizon.[4] Ties plumaro estas punkteca bruna kaj blanka, kaj la supra parto de ties tarso estas kunpluma.[2] La tarso estas 28 al 32 cm longa kaj havas 18 horizontalajn platojn en antaŭo.[2]

Etimologio redakti

Darvina reao havas sian sciencan nomon el Rea, nome greka diino, kaj pennata signifas “kun flugiloj”. La specia nomo estis konstruita en 1834 de la samtempulo kaj rivalo de Darwin nome Alcide d'Orbigny kiu la unuan fojon priskribis tiun birdospecion al eŭropanoj, el specimeno el malsupra Río Negro sude de Bonaero, Argentino.[2][5] Tiom malfrue kiom je 2008 ĝi estis klasita en la monotipan genron Pterocnemia. Tiu vorto estis formita el du grekaj vortoj pteron signife “plumo”, kaj knēmē signife “gambo”, tio estas “plumgamba”, alude al la plumoj kiuj kovras la supran parton de la kruro.[6] En 2008 la SACC enmetis la taksonon Pterocnemia en la genron Rhea.[7] Ĝi estas konata surloke pere de diversaj nomoj, depende el la loko: ekzemple suri, choique [ĉOike], ñandú petiso, aŭ ñandú del norte. La nomo 'ñandú' (el kio nanduo) devenas el la nomo de la Amerika reao en gvarania, ñandú guazu, signife “granda araneo”, eble rilate al ties kutimo malfermi kaj mallevi alterne flugilojn kiam ili kuras.

Specio kaj subspecioj redakti

Estas tri subspecioj nome la jenaj:

  • Flugila pteroknemio (Pterocnemia pennataRhea pennatus),[8] ankaŭ: Malgranda reao, Darvin-nanduo, Darvina nanduo

Oni sugestis, ke la du nordaj taksonoj R. p. tarapacensis kaj R. p. garleppi estu konsiderata separata specio, nome Punaa eeao (R. tarapacensis, kun garleppi kiel subspecio).[11] Kaj garleppi kaj tarapacensis estis priskribitaj de Charles Chubb en 1913.[12] Eble garleppi estu konsiderata juna sinonimo de tarapacensis.

Kutimaro redakti

La ovojn kaj idojn zorgas la masklo, kiu iĝas agresema dum kovado. Povas esti, ke kelkaj ovoj estas ovodemetataj for de la nesto kaj la vira nanduo tute ne priokupiĝas pri tio. Tiam foje venas femaloj kaj kovas ilin aŭ la masklo metas ili nesten; foje tiuj ovoj putriĝas kaj allogas muŝojn, kiujn la masklo kaj la idoj manĝas. Tiuj nanduoj, nome la Flugilaj pteroknemioj, estas agresemaj dum la reprodukta sezono, sed poste ili iĝas sufiĉe sociaj en aroj da 5 ĝis 30 birdoj de ĉiu aĝo kaj sekso.[2] La kovado daŭras 30–44 tagojn, kaj la ovokvanto en nesto estas 5–55 ovoj. La ovoj estas 87 al 126 mm kaj verdecflavaj.[2] Idoj maturiĝas post tri jaroj de aĝo.

Tiu reao estas ĉefe herbivorulo, sed ĝi rare manĝas ankaŭ malgrandajn animalojn (lacertoj, skaraboj, saltuloj). Ĝi hegemonie manĝas plantojn de genro Atriplex kaj fruktoj el kaktoj, same kiel aliajn herbojn.[2] Ili tendencas esti trankvilaj birdoj, escepte idoj kiuj fajfetas ĝemece, kaj maskloj allogante inojn kiuj elsendas zumadan alvokon.[2]

Distribuado kaj habitato redakti

 
Malgranda reao

La Darvina reao loĝas en areoj de malfrema arbustaro en herbejoj de Patagonio kaj en la altebenaĵo Anda (Altiplano), tra la landoj Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo.[9] Ĉiuj subspecioj preferas herbejojn, arbustarojn kaj marĉejojn. Tamen la nomiga subspecio preferas altojn de malpli ol 1500 m, dum la aliaj subspecioj tipe gamas el 3000 al 4500 m, sed surloke malsupren ĝis 1500 m sude.[13]

Historio de la malkovro de la genro Rhea redakti

 
Ilustracio de la Darvina reao, publikigita en 1841 en la priskribo fare de John Gould de birdoj kolektitaj dum la vojaĝo de la ŝipo Beagle

Dum la dua Vojaĝo de la "Beagle", la juna naturalisto Charles Darwin faris kelkajn veturojn altere, kaj ĉirkaŭ aŭgusto de 1833 aŭdis el gaŭĉoj el la areo Río Negro de Norda Patagonio pri la ekzisto de malgranda Rhea, "tre rara birdo kiun ili nomigis Avestruz Petiso". Li pluserĉis malsukcese tiun birdon, kaj la Beagle navigis suden, alvenante en Puerto Deseado en suda Patagonio la 23an de decembro. La venontan agon Darwin mortpafis gvanako kiu havigis al ili kristnaskam manĝon, kaj dum la unuaj tagoj de januaro, la artisto Conrad Martens pafis reaon kiujn ili ĝue manĝis antaŭ Darvino konstatis, ke temas pri la maltrafa malgranda reao pli ol unu juna reao, kaj konservis la kapon, kolon, krurojn, unu flugilon kaj multajn el la plej grandaj plumoj. Kiel ĉe la aliaj kolektoj, tiuj estis senditaj al John Stevens Henslow en Kembriĝo. La 26an de januaro ili eniris en la Magelana Markolo kaj ĉe la Golfeto Sankta Gregorio Darvino trafis Patagonianojn kiujn li priskribis kiel "elstaraj praktikaj naturalistoj". Duonindiĝeno kiu naskiĝis en Nordaj Provincoj diris al li ke la malgrandaj reaoj estis la ununura specio tiom for sude, dum la pli grandaj reaoj estas pli norde. Dum ekspedicio ĉe rivero Santa Cruz ili vidis kelkajn malgrandajn reaojn, sed ili estis tro timidaj por permesi alproksimiĝon aŭ kaptadon.[14]

En 1837 la Darvina reao estis priskribita kiel Rhea darwinii (poste sinonimigita kun R. pennata) fare de la ornitologo John Gould en prezento al la Zoological Society of London en kiu li estis sekvata de Darvino legante artikolon pri la ovoj kaj la distribuado de ambaŭ specioj de reaoj.[15]

Kiam Gould klasis la Darvinan reaon kaj la Amerikan reaon kiel separataj specioj, li konfirmis gravan problemon por Darvino. Tiuj birdoj ĉefe loĝas en diferencaj partoj de Patagonio, sed estas ankaŭ koincida zono kie kunloĝas ambaŭ specioj. Ĉar ĉiu viva estaĵo estis kreita en fiksita formo, kiel akceptita de la tiama scienco, ili povas ŝanĝi sian aspekton nur pere de perfekta adapto al sia vivomedio, sed temas pri la sama specio. Sed nune li devis cerbumi pri du diferencaj specioj. Tio startis formigi al li la ideon ke la specioj ne estas tute fiksitaj, sed ke devas funkcii ankaŭ alia mekanismo.[16]

Konservado redakti

La Darvina reao estas Preskaŭ Minacata, kaj ties unuarangaj minacoj estas ĉasado, ovokolektado, kaj fragmentado de ties habitato pro konverto al agrikulturo aŭ al paŝtejoj por brutobredado.[9][2] La totala teritorio estas ĉirkaŭkalkulita en 1,100,000 km².[13] La suda nomiga subspecio restas relative disvastiĝinta kaj surloke sufiĉe komuna, sed la situacio por la du nordaj subspecioj estas pli zorgiga, kun ties kombinaj populacioj ĉirkaŭkalkulitaj je nur kelkaj centoj.[9]

Notoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Pterocnemia pennata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2006-11-28.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Davies, S.J.J.F. (2003)
  3. Elliott, Andrew (1992)
  4. Perrins, C. (1987)
  5. Krulwich, R. (2009)
  6. Gotch, A.T. (1995)
  7. Nores, M. (2008)
  8. iame kaj poste: Rhea pennata
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Symes, A. & Butchart, S.(2008)
  10. 10,0 10,1 Clements, J (2007)
  11. 11,0 11,1 Jaramillo et al. (2003)
  12. Brands, S. (2008)
  13. 13,0 13,1 BirdLife International (2008)
  14. Barlow 1963, paĝoj 271–5.
  15. Darwin, C (1837)
  16. Herbert, S (1980)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008b). "Lesser Rhea - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 6an de Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Rhea pennata". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 4an de Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Darwin, Charles (1837). "Notes on Rhea americana and Rhea darwinii". Proceedings of the Zoological Society of London 5 (51): 35–36.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Rheas". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 69–74. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Elliott, Andrew (1992). "Lesser Rhea". In Hoyo, Joseph del. Handbook of the Birds of the World. 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions. ISBN 978-8487334108.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "15". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 176. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Herbert, Sandra (1980). "The Red Notebook of Charles Darwin". Bulletin of the British Museum (Natural History). 7: 1–164.
  • Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter; Beadle, David (2003). Birds of Chile. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8.
  • Krulwich, Robert (24 Februaro 2009). "Darwin's Very Bad Day: 'Oops, We Just Ate It!'". National Public Radio. Konsultita la 6an de Junio 2009.
  • La Caledonia Sur. "The revered bird of native people.". Konsultita la 9an de Decembro 2011.
  • Nores, Manuel (7a Aŭgusto 2008). "Incluir Pterocnemia dentro de Rhea". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 4an de Februaro 2009.
  • Perrins, Christopher (1987) [1979]. Harrison, ed. Birds: Their Lifes, Their Ways, Their World. Reader's Digest Association, Inc. pp. 168–170. ISBN 0895770652.
  • Peters, James Lee (1979). Checklist of Birds of the World (PDF) 1 (2 ed.). Cambridge, MA: Museum of Comparative Zoology. pp. 6–7.
  • Symes, A. & Butchart, S. (2008). Pterocnemia pennata. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Konsultita la 5an de novembro 2008.

Eksteraj ligiloj redakti