Kovrilo (plumo)

(Alidirektita el Flugilkovrilo)

Plumokovrilo ĉe birdoj estas ĉiu el serio de plumoj, nome simple kovriloj, kiuj kiel ties nomo implicas, kovras aliajn plumojn. La kovriloj helpas mildigi aerpremon super la flugiloj kaj vosto.[1]

Supraflugilo de Oranĝakapa turdo, Zoothera citrina cyanotus
Subflugilo de Oranĝakapa turdo

Flugilkovriloj redakti

Flugilkovriloj estas de du grupoj: tiuj de la interna flugilo, kiuj kovras la duarangajn flugoplumojn, konataj kiel duarangaj kovriloj, kaj tiuj de la ekstera flugilo, kiuj kovras la unuarangajn flugoplumojn, konataj kiel unuarangaj kovriloj. Ene de ĉiu grupo, la plumoj formas nombron de linioj.

Vostokovriloj redakti

La kovriloj de supra kaj duba nosto kovras la bazon de la vostoplumoj supre kaj sube. Foje tiuj kovriloj estas pli specializataj. La "vosto" de pavo estas fakte tre longaj supravostaj kovriloj.

Referencoj redakti

 
Malantaŭa vidaĵo de vera vosto kaj longaj supravostaj kovriloj de Barata pavo.
  • Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Londono: HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.