Flugiloj de Malfacila Vento

(Alidirektita el Flugiloj de malfacila vento)

Flugiloj de malfacila vento (populare Flugiloj) estas gramatika kaj metodika trejnseminario, lanĉita de ILEI en kunlaboro kun E@I, kies ĉefa celo estas prepari kompetentajn junajn instruistojn de Esperanto[1]. Kromaj celoj estas altigi la nivelon de junaj Esperanto-parolantoj kaj plibonigi la gvidadon kaj organizon de Esperanto-kursoj[2]. Ĝuste pro tiu celo la seminario okazas dum pluraj junularaj aranĝoj kaj konsistas el du partoj: gramatika, kies celo estas sistemigi kaj pliprofundigi gramatikajn sciojn de Esperanto, kaj metodika, kiu provizas lernantojn per scioj pri la plej gravaj instru-metodoj de Esperanto kaj ebligas apliki la teorian scion per praktikaj provlecionoj. Ĝi estas bona enkonduko por plua Esperanto-instruista trejnado kaj instrukapabliĝo. La partoprenintoj ricevas Atestilon pri la partopreno. Por atingi ILEI-diplomon pri instrukapablo, bezonatas pli ampleksa Esperanto-instrutrejnado.

Interkulturaj temoj, metodoj kaj spertoj de la projekto Interkulturo povas esti aldonitaj al la programo de Flugiloj por trejni interkulture kompetentajn Esperanto-instruontojn. Tiam la seminario nomiĝas Flugiloj de interkultura vento.

Kvankam la seminario ĉefe celas estontajn instruistojn, tio ne estas deviga kondiĉo por partopreno, kaj ĉiu interesato rajtas partopreni seminarion (kondiĉe ke restas lokoj). La seminario estas senpaga, tamen postulas nepran membrecon en ILEI: tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de ILEI kaj volas partopreni iun seminarion, povas tuj membriĝi.

Historio de la seminario redakti

La nomo de la seminario estas aludo al la verso de Zamenhof "La Espero", kiu havas sekvan strofon:

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

La ŝanĝo de la vorto "facila" al "malfacila" implicas, ke Esperanto (kaj instruado de ĝi) ne ĉiam estas tiel facila, kiel oni imagas tion.

Jen kiel teamo de la projekto klarigis la elektitan nomon de la agado en la monpeto al Esperantic Studies Foundation (decembro 2003):

Hodiaŭ ekzistas pluraj aferoj kiuj malfaciligas instruadon de Esperanto, aparte al kaj fare de junuloj. Ekzemple:
- malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj,
- malmulte da junaj Esperanto-instruantoj ekzistas,
- malabundas materialo taŭga por junuloj,
- malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado kaj
- malfacilas trovi interesiĝantojn (almenaŭ en la okcidento) kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon.
Alivorte: ni laboras en MALfacila vento...

Dum la unua paŝo de la projekto la teamanoj estis:

La seminario la unuan fojon okazis en Kovrov, Rusio, enkadre de la IJK 2004. Ekde tiam la seminario regule okazas ĉe diversaj grandaj Esperanto-aranĝoj kun junulara partopreno.

Gvidlibro redakti

Inter la plej senteblaj rezultoj de la "Flugiloj de Malfacila Vento" estas la "Manlibro pri Instruado de Esperanto", preparita elektronike jam por la unua seminario en Kovrov (2004) kaj poste eldonita kiel aparta libro (2005) sub redakto de Katalin Kováts. La 150-paĝa gvidlibro iĝis tre populara kaj relative bone vendata en la Esperanta libromerkato.

Okazintaj kaj aktualaj seminarioj redakti

En la tabelo "m" signifas "metodiko", "g" — "gramatiko", "mov" - "primovadaj demandoj", "ik" - "Interkulturo"

Nr Loko Ĉefa aranĝo Dato Tipo Temoj Gvidantoj Paĝaro
1 Kovrov, Rusio IJK 2004 4-14 de julio 2004 m+g Akuzativo en Esperanto,
Uzo de sin/si/sia,
Popularaj mallongigoj ka.
Paŭlo Moĵajevo (g)
Slavik Ivanov (g)
Irina Gonĉarova (m)
Svetlana Smetanina (m)
-
2 Bratislava,

Slovakio

ILEI-konferenco 14-21 julio 2014 m+g Stefan MacGill (g)

Atilio Orellana Rojas (m)

3 Zakopane, Pollando IJK 2005 julio 2005 m+g Akuzativo en Esperanto
Uzo de la artikolo
Tranzitiveco de verboj
Paŭlo Moĵajevo (g+m)
Aleksandro Galkin (g)
Irina Gonĉarova (m)
Onjo
4 Xanten, Germanio 49-a IS decembro 2005 g Esperanta vortfarado Aleksandro Galkin (g)
Peter Baláž
5 Wewelsburg, Germanio 50-a IS decembro 2006 m ??? Zsofia Korody Ligo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
6 Maribor, Slovenio EEUK 27 jul. - 3 aŭg. 2007 ??? ??? Irina Gonĉarova
7 Portonovo, Benino Memstara seminario marto 2008 g+m Gramatiko, Metodiko, Organizado Zsofia Korody
8 ĉe Azova maro, Rusio RET-07 18-25 aŭg. 2007 g+m ??? Aleksander Osincev kaj aliaj (m), Paŭlo Moĵajevo (g) Ligo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
9 Kinŝasa, DR Kongo Memstara seminario 1-8 julio 2009 m+g+ik Gramatiko, Metodiko, Projekto Interkulturo (ik) Radojica Petrović (m+g+ik), Xosé Conde (m+g)
10 Modra-Harmónia, Slovakio SES 2009 10-17 julio 2009 m+g+ik Gramatiko, Metodiko, Projekto Interkulturo (ik) Radojica Petrović (g+ik), Xosé Conde (m)
11 Piešťany, Slovakio SES 2010 2-09 julio 2010 m+g+ik Gramatiko, Metodiko, Projekto Interkulturo (ik) Radojica Petrović (g+ik), Xosé Conde (m)
12 Matanso Matanzas (urbo), Kubo ILEI-Konferenco 2010 11-17 julio 2010 m+g+ik Akuzativo, Transitiveco de verboj, Participoj, Refleksivo, Primovadaj demandoj, Lingvaj kaj interkulturaj ludoj Radojica Petrović (g+ludoj), Martin Schäffer (mov), Julián Hernández Angulo (m), Boris Legault (mov), Stefan MacGill (m+g), Łukasz Żebrowski (mov)
13 Nitro, Slovakio SES 2011 30 jul. - 7 aŭg. 2011 m+g+ik Gramatiko, Metodiko, Projekto Interkulturo (ik) Radojica Petrović (g+ik), Julián Hernández Angulo (m), Xosé Conde (m)
14 Nitro, Slovakio SES 2012 21-29 julio 2012 m+g Xosé Conde (m), Konstantin Tiĥomirov (g)
15 Ĉaĉak, Serbio 52-a ILEI-kongreso 13-20 julio 2012 m+g+ik en preparo serĉataj Aliĝilo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-23. Alirita 2007-07-17.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-07-17.