La Fluginĝeniero (angle Flight Engineer, ankaŭ ofte uzata ĝia mallongigo F/E) estas fluga personaro, kiu kontrolas kaj administras la povejojn de aviadilo. Fluginĝeniero ofte posteniĝas en aviadilo, kiu havas pli ol du povejoj (ekzemple komercaviadilo aŭ transportaviadilo.)

La ĉefa misio de fluginĝeniero estas kontroli kaj administri povejojn. La plibonigo de komputiloj malkreskis neceson de fluginĝeniero kaj nuntempe la plimulto de postenoj estas forigita aŭ anstataŭita de komputilo.

Devoj redakti

 
Fluginĝeniero en la P-3C Orion de Usona Mararmeo.

La devoj de fluginĝenieroj inkluzivas la jenajn misiojn:

  • Kontrolo de povejoj
  • Monitorado de ĉefaj sistemoj:
    • Fuela sistemo
    • Kajuta premigo
    • Aerkontrolo
    • Hidraŭlika sistemo
    • Elektra sistemo
    • Gasventumila kunpremilo kaj Aerventumila motoro
    • Glacia- kaj pluva protektada sistemo
    • Aermalvarmiga sistemo
    • Protektado de Fajra kaj Supervarmo de ĉiuj sistemoj
  • Antaŭfluga inspekto kaj Postfluga inspekto.

Historio redakti

Dum la frua etapo de aviada historio, la rendimento de aviadila motoro estas ne stabila kaj ofte farigas misfunkciojn aŭ akcidentojn de aviadilo. Por kontroli povejojn kaj administri ĉefajn agadojn de povejo, la inĝeniero por aviadilaj motoroj en aviadilo. La posteno de fluginĝeniero estas unue kreita en flugboato, kiu estis simila kun ŝipinĝeniero. Poste la militaviadiloj kaj komercaviadiloj adaptis postenon por ĝia advantaĝo.

La fluginĝenieroj estis aktive posteniĝitaj de Reĝa Aerarmeo kiel Short Stirling kaj Avro Lancaster dum la Dua Mondmilito. Post la dua mondmilito, fruaj jetmotoraj komercaviadiloj adaptis la postenon de fluginĝeniero (ekz. Boeing 707, Boeing 727, fruaj modeloj de B747, DC-8, DC-10, MD-11).

Nuntempe la posteno kaj neceso de fluginĝenieroj estas malkreskitaj danke al plibonigo de komputiloj. La elektronikaj instrumentoj kaj komputeroj kiel FADEC (angle full authority digital engine (aŭ electronics) control; Tute aŭtoritata digitala motora kontrolo) ebligas konfirmon de pilotoj. La modernaj komercaviadiloj removis la lokon por fluginĝenieroj kaj anstataŭis ilin per plibonigitaj instrumentoj.

Vidu ankaŭ redakti