Flugo 17 de Malaysia Airlines
Flugo 17 de Malaysia Airlines (MH17/MAS17)[a] estis planita havi internacian pasaĝeran flugon de Flughaveno Schiphol, Amsterdamo al Kuala Lumpur, Malajzio.[1] Je la 17-a de julio 2014 la flugo perdis radaran kontakton. Ĝi kraŝis apud la vilaĝo Hrabove, Donecka provinco, Ukrainio. La aviadilo estis Boeing 777-200ER. Ĝi transportis 283 pasaĝerojn kaj 15 aviadilanojn dum la kraŝo. Ĉiuj mortis.[2] Supozeble la aviadilo estis eltere pafita de Buk misilo, lanĉita de por-rusaj separistoj.[3] Ukraina prezidento Petro Poroŝenko diris ke la terenpafo de la malajzia aviadilo estas 'terorisma ago'.[4]
Flugo 17 de Malaysia Airlines | |||
---|---|---|---|
| |||
depafado de aviadilo • militkrimo | |||
Ĝenerala informo | |||
Dato | 17-an de julio 2014 | ||
Tempo | UTC | ||
Kaŭzo | esplorado daŭras | ||
Loko | apud Hrabove, Donecka provinco, Ukrainio | ||
Geografia situo | 48° 8′ 18″ N, 38° 38′ 21″ O (mapo)48.13842222222238.639122222222Koordinatoj: 48° 8′ 18″ N, 38° 38′ 21″ O (mapo) | ||
Flugo | MH17/MAS17/KL4103 | ||
Punkto de elflugo | Schiphol, Amsterdamo, Nederlando | ||
Punkto de alflugo | Kuala-Lumpuro, Malajzio | ||
Pereintoj | 298 (ĉiuj) | ||
Aviadilo | |||
Tipo | Boeing 777-200ER | ||
Flugkompanio | Malaysia Airlines | ||
Flanka numero | 9M-MRD | ||
Dato de produktado | 1997 | ||
Pasaĝeroj | 283 | ||
Aviadilanoj | 15 | ||
Postvivintoj | 0 | ||
| |||
En rusiaj amaskomunikiloj aperis multe da publikaĵoj kun kvazaŭ pruvoj de envolviĝo de la ukrainia armeo en la aferon. Sed pluraj el ili estis refutitaj de fakuloj.[5][6][7][8]
La saman kaŭzon montris ankaŭ Prezidento de Usono Barack Obama, kiu dum sia oficiala parolo la sekvontan tagon post la falo de la aviadilo diris ke la usona esplorado pruvis, ke la aviadilo MH17 estis paffaligita per ter-aera raketo el tiu teritorio de Ukrainio kiu estas en la manoj de separatistoj kaj rusiaj soldatoj en milito de Donbaso. Tio okazis per la Buk-m2 misilo (en aŭgusto 2015 internacia juĝesplora grupo trovis la restaĵojn de tiu misilo), kaj la Buk-m2 misilo venis al tiu separatista regiono el Rusia Federacio kelktage pli frue.
Ĉiukaze la certo estas ke la aviadilo superflugis teritoriojn kie okazas malferma milito de antaŭ unu monato inter la centra ukraina registaro kaj la por-rusaj separistoj de orientaj provincoj. Tre ofte ukrainaj aviadiloj superflugis la teritoriojn por militaj celoj kaj la separatistoj kontraŭpafis eltere.
Aliflanke en la internacia komunumo kreskiĝis doloro pro la sorto de tiom da senkulpuloj kiuj trafis morton en tiu okazo. Oni promesis sendependan enketadon pri la tialoj de la kraŝo kaj en internaciaj forumoj oni postulis batalĉeson.
Malajzio proponis al UN rezolucion establontan internacian tribunalon por prijuĝi suspektatojn pri la kraŝigo. Kvankam la proponon apogis plejparto de la Konsilio de Sekureco de UN (11 landoj por, 3 sindetenis), ĝi estis vetoita de Rusio[9].
Fotaro
redakti-
Buk-m2 misilo
Viktimoj
redakti- Shuba Jay, malajzia aktorino tamildevena
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Malaysia Airlines flight crashes in Ukraine. cnn.com. Alirita 17a de julio 2014.
- ↑ Malaysian Plane 'Shot Down' With 295 On Board. Sky. Alirita 17a de julio 2014.
- ↑ How countries reacted to Malaysia Airlines Flight MH 17 Crash?. news.biharprabha.com. Alirita 17a de julio 2014.
- ↑ "Malaysia Airlines crash: Presidento Poroshenko diris ke la terenpafo de la malajzia aviadilo estas 'terorisma ago'", The Daily Telegraph, 17a de julio 2014. Kontrolita 17a de julio 2014.
- ↑ Falsaĵo: Ukrainio kaŝas registraĵojn de interparoloj de registoj de aertrafiko de malajzia Boeing (esperante). StopFake.org (2014-09-10). Arkivita el la originalo je 2015-01-05. Alirita 2015-01-05.
- ↑ Mensogo: Satelita foto pri atako kontraŭ malajzia Boeing ĉe la "Unua Kanalo" (esperante). StopFake.org (2014-11-15). Arkivita el la originalo je 2015-01-05. Alirita 2015-01-05.
- ↑ . Mensogo: Satelita foto pri atako kontraŭ malajzia Boeing ĉe la "Unua Kanalo" (esperante). StopFake.org (2014-12-24). Arkivita el la originalo je 2015-01-05. Alirita 2015-01-05.
- ↑ Mensogo: Germanoj pruvis, ke malajzia Boeing estis paffaligita de "Buk" (“Fago”) (esperante). StopFake.org (2014-09-18). Arkivita el la originalo je 2015-01-05. Alirita 2015-01-05.
- ↑ Malaysia Airlines MH17: Russia rebukes push for UN tribunal, CBCnews