Volejbalo

(Alidirektita el Flugpilko)

Volejbaloflugpilkado estas pilka kolektiva sporto inter du teamoj. Ekzistas diversaj regularoj. Laŭ la norma regularo teamo havas ses ludantojn.

Volejbalo
volejbala ludo
volejbala ludo
speco de sporto
pilkosportoteama sportoolimpika sporto
Fakoj
sesoj, debloj, 4+2, plaĝa
volleyball rules • volejbala pilko • volejbalisto • volejbala teamo
Kulminaj konkursoj
Vira Monda Ĉampionado pri Volejbalo 1949
Virina Monda Ĉampionado pri Volejbalo 1952
Olimpika turniro 1964
Internacia federacio
Nomo: Internacia volejbala federacio (FIVB)
Fondita: 1947
TTT: www.fivb.org
Rilataj paĝoj
Kategorio:Volejbalo
vdr
flugpilka kampo
flugpilka reto
cikla alterno

Reguloj redakti

La norma ludkampo de 18 × 9 metroj estas dividata de reto en du kvadratajn duonojn. Du „atak-linioj“ limas la mezan trionon.

La baza regulo estas analoga al teniso: Kiu sukcesas surgrundigi la pilkon en la kontraŭula teritorio, tiu gajnas ekfrapon aŭ, se tiun jam havas, poenton. Tiusence la eksterkampa spaco (forejo) apartenas al la teamo aliflanke de la reto. Jen la plej gravaj reguloj:

  • La pilkon oni nur frapu, sed ne kaptu aŭ ŝovu.
  • Ĝis 1998 estis malpermesite tuŝi la pilkon per piedoj aŭ gamboj; tiu regulo ne plu validas.
  • Post maksimume tri tuŝoj de la pilko (kontaktoj) teamo devas forsendi ĝin trans la reton kaj en la kontraŭan duonon de la kampo. Unua kontakto supre de la reto (blokado) ne kalkuliĝas.
  • La pilko devas pasi la reton supre kaj inter la flankaj linioj.

La reto estas bendoforma; ĝia supro altas

  • 2,43 metrojn ĉe viraj teamoj
  • 2,24 metrojn ĉe inaj teamoj
  • 2,35 metrojn ĉe miksaj teamoj.

Ĝi etendiĝas unu metron malsupren.

La ludantoj de teamo, kiu ĵus gajnis la ekfrapan rajton, cikle interŝanĝas siajn poziciojn. Ekfrapas la ludanto staranta dekstre malantaŭe. Post la ekfrapo la ludantoj rajtas moviĝi libere en sia kampo. Tamen la malantaŭuloj ne rajtas frapi la pilkon, kiam ĝi estas antaŭ la atak-linio kaj super la alto de la reto.

Ek de la jaro 2000 ĉiu surgrundiĝo de la pilko akirigas poenton. Antaŭe poenton povis akiri nur la ekbatinta teamo; pro tio la ludo povis daŭri tre longe.

Maĉeron oni gajnas per akiro de 25 poentoj kun diferenco de almenaŭ du poentoj. Teamo kun tri maĉeroj gajnas maĉon. Se ambaŭ teamoj gajnis du maĉerojn, la decida kvina maĉero finiĝas ĉe 15 poentoj.

Alternativaj formoj redakti

Plaĝa flugpilkado estas ludata sur sablo, kun teamoj de nur po du ludantoj. La kampo mezuras nur 8 m × 8 m.

Historio redakti

William Morgan, sporta direktoro de YMCA, je la 9-a de februaro 1895 prezentis novan ludon nomatan Mintonette kun reguloj similaj al tiuj de flugpilkado; li intencis ĝin kiel mildan sporton por jam-ne-junuloj. La ludo trovis intereson ankaŭ en la YMCA-ejo de urbo Springfield, kie oni starigis modifitan regularon kaj kreis la anglan nomon volleyball [valibol].

La ludo disvastiĝis unue al Kanado kaj poste al aliaj landoj. En 1947 fondiĝis monda flugpilka asocio, Fédération Internationale de Volleyball (FIVB). De 1949 okazas mondĉampionadoj de viroj, de 1952 de virinoj. De 1964 flugpilkado estas olimpika sporto, de 1996 ankaŭ plaĝa flugpilkado.

Eksteraj ligiloj redakti