Flums
Flums | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Sarganslando |
Koordinatoj | 47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4889 |
Areo | 75,03 km² |
Alteco | 453 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8890 |
Komunumkodo | 3292 |
Pri la komunumoRedakti
Flums estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4889 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
GeografioRedakti
Flums sitas ĉe la bordo de la rivero Seez, alfluanto de Valenlago, inter Mels kaj Valenurbo. Al Flums apartenas ankaŭ granda parto de la turisma regiono Flumserberge, kiu parte ankaŭ apartenas al la komunumo Quarten. La regiono Flumserberge estas ŝatata regiono por skiado kaj neĝtabulado.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo limas en nordo al Valenurbo, en oriento al Wartau, en sudo al Mels, en sudokcidento al Glaruso-Sudo (GL), kaj en nordokcidento al Quarten.
TrafikoRedakti
Flums posedas stacidomon ĉe la trajnlinio de Zuriko al Koiro, kun kiu ĝi estas ligita per rektaj trajnoj kaj krome disponas pri bone funkcianta poŝtaŭtobusreto. Flums ankaŭ havas konekton al la svisa aŭtovojo A3.
HistorioRedakti
Murrestaĵoj, splitoj kaj moneroj trovitaj sub la preĝejo Sankt-Justus indikas, ke en Flums iam ekzistis romia setlejo. Ankaŭ estis malkovritaj spuroj de romia strato. La unua skriba mencio de Flums sub la nomo Flumini datiĝas el dokumento de la jaro 765 en testamento de episkopo Tello de Koiro. En la jaro 881 la imperiestro Karolo la dika interŝanĝis Flumson kontraŭ bienoj en Alzaco kun la epiksopo de Koiro. La Episkopejo Koiro plurfoje pandigis la regionon kun la fortikaĵo Gräpplang kaj reakiris ghin. En la jaro 1528 la familio Tschudi akiris la fortikaĵon kaj restis ghis 1767 ĝia posedanto.
Inter la jaroj 1798 kaj 1803 dum la epoko de la Helveta Respubliko Flums estis parto de la distrikto Mels en la Kantono Linth. Ek de 1803 ĝi apartenas al la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.
Monda naturheredaĵoRedakti
Flums apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.