Fluorida acido estas akva solvaĵo kun fluorido de hidrogeno (HF). Ĝi estas la antaŭaĵo de preskaŭ ĉiuj fluoraj kombinaĵoj, inklude de la farmaciaĵoj kiel la fluoksetino, pli konata kiel Prozac, diversaj materialoj kiel la PTFE), pli konata kiel Teflon, kaj la elementa fluoro mem. Ĝi estas senkolora solvaĵo alte koroda, kapablanta dissolvi multajn materialojn, ĉefe la oksidojn. Ĝia kapableco pri vitrodissolvado estas konata ekde la 17-a jarcento, eĉ antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) prepari ĝin en grandaj kvantoj en 1771. Pro ties alta reakcieco rilate al vitro kaj modera reakcieco rilate al multaj metaloj, la fluorida acido kutime konserviĝas en plastaj tenejoj, kvankam PTFE estas milde trapasebla tra ĝi.

Fluorida acido
akva solvaĵo • speco de kemia ento
hidrohalogena acido
Ĝeneralaĵoj
Nomo Fluorida acido
Kemia formulo

HF

CAS-numero-kodo 7664-39-3
SMILES
Karakterizaĵoj
Denseco

1.15 g cm−3

Fandopunkto

−83.6 (−118.5 ; 189.6 K)

Bolpunkto

19.5 (67.1 ; 292.6 K)

Acideco (pKa) 3.17
Solvebleco komplete solvebla
Refrakta indico 1.00001
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R: 26/27/28 35
S: (1/2) 7/9 26 36/37/39 45
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

La gaso Fluorido de hidrogeno estas akuta veneno kapablanta tuje kaj porĉiame damaĝi pulmojn kaj korneojn de la okuloj. Akva solvaĵo kun fluorida acido estas kontakto-veneno kun potencialo por profundaj, komence sendoloraj brulvundoj kun sekvo de histomorto. Per interagado kun la kalcia metabolismo de la korpo, la koncentrita acido povas same kaŭzi sistema tokseco kaj eventuala korospira haltado [1] kaj fataleco, post kontakto kun 160 cm2 (aŭ 25 kvadrataj funtoj) da haŭto.

Oni kreditas al Edmondo Fremio (1814-1894) kiu unue malkovris la anhidran fluoridon de hidrogeno dum li penis izoli la fluoron.

Acideco redakti

Fluorida acido estas klasifikita kiel malforta acido pro ties malalta konstanto pri dissociigo (pKa 3.17) kompare kun fortaj acidoj. Ĝi joniĝas en akva solvaĵo per similaj manieroj al aliaj ordinaraj acidoj:

HF + H2O + H3O+ + F

Ĝi estas la sola halogenida acido[2][3] kiu ne konsideriĝas forta acido,t.e., ĝi ne joniĝas komplete en diluitaj akvaj solvaĵoj.

Kiam la koncentriĝo de Fluorido de Hidrogeno alproksimiĝas 100%, la acideco draste pligrandiĝas pro la samasociiĝo[4]

3 HF + H2F+ + FHF

La dufluorida anjono (FHF) stabiliĝas de la tre forta hidrogeno-fluora hidrogena ligo.

Produktado redakti

Fluorida acido produktiĝas per traktado de la mineralo fluorito (CaF2) kun koncentrita sulfata acido. Kiam kombinitaj je 265 , ĉi du substancoj reakcias kaj produktas fluoridon de hidrogeno kaj kalcia sulfato[5] laŭ la sekva kemia ekvacio:

CaF2 + H2SO4 → 2 HF + CaSO4

Kvankam komerce fluorito estas taŭga antaŭaĵo kaj plej granda fonto por monda produktado de fluorida acido, fluorido de hidrogeno ankaŭ produktiĝas kiel kromprodukto en la fabrikado de la fosfata acido, kiu originas el la mineralo apatito. La ercoj de apatito kutime enhavas kelkajn procentojn da fluoroapatito[6], kies acida digesto ellasas gasnubojn konsistigantaj el sulfura dioksido (el la Sulfata acido), akvo kaj HF, samkiel iomaj partiklaĵoj. Post separiĝo de la solidaĵoj, la gasoj traktiĝas per sulfata acido kaj oleumo aŭ fumiganta sulfata acido[7] por estigi HF-on anhidran. Kaŭze de la koroda naturo de la HF, ĝia produktado akompaniĝas per dissolvado de mineralaj silikatoj, tiamaniere ke, signifohavaj amasoj da fluorosilikataj acidoj generiĝas.

Mineralaj acidoj redakti

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Aliaj komponaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. Cardiac Arrest: The Science and Practice of Resuscitation Medicine, Norman A. Paradis, Henry R. Halperin, Karl B. Kern, Volker Wenzel, Douglas A. Chamberlain
  2. Advanced Chemistry, Michael Clugston, Rosalind Flemming
  3. Chemistry, Kenneth Whitten, Raymond Davis, Larry Peck, George Stanley
  4. The Chemistry of Linear Oligopyrroles and Bile Pigments, Heinz Falk
    * En acido-baza kemio, samasociiĝo aŭ homo-asociiĝo estas asociiĝo inter unu bazo kaj ties konjuga acido per hidrogena ligo.
  5. PubChem
  6. Textbook of Biochemistry for Dental Students, D. M. Vasudevan, S. Sreekumari, Kannan Vaidyanathan
  7. Sulphur Trioxide, Oleum and Sulphuric Acid Mist, Richard Griffiths