Malfermi la ĉefan menuon

Fluto fajfila estas antikva tipo de fluto kiun oni blovas ĉe la fino. Ekzemploj troviĝas tutmonde kaj daŭre uziĝas hodiaŭe. Ĝi havas buŝaĵon kun mallarĝa konduktubo, nomata "ventjojo", kiu direktas la spiradon de la ludisto kontraŭ malmola rando, farante ĝin oscili. Poste la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon kaj difinante ĝian pitĉon.

Kiel la fluto fajfila funkciasRedakti

Oni ludas la fluton fajfilan orte de la buŝo. La ludisto delikate tenas la finon de la buŝaĵo kun la lipoj kaj blovas en la muzikilon. Iuj flutoj fajfilaj havas lignan blokon (A) en la buŝaĵo, kiu direktas la spiradon de la ludisto laŭ konduktubo (B) nomata la "ventvojo". Aliaj havas ventvojon mulditan el plasto au metalo. Elirante tra la ventvojo, la spiro direktiĝas kontraŭ malmola rando (C) nomata la "labio", kiu devigas la aerkolumnon oscili. (La ventvojo formas la aerfluon kaj kondukas ĝin al la labion, do estas neniu bezono formi buŝtenon per la lipoj.) La plimulto da flutoj fajfilaj havas fingrotruojn por modifi la longecon de la aerkolumno kaj tiel modifi la tonalton de la produktata noto. Iuj havas glitantan ŝtopilon en la boraĵo por modifi la longecon de la aerkolumno. Aparta tipo de fluto fajfila sonas nur unu tonon. Kutime ludistoj de flutoj fajfilaj facile povas soni la duan kaj trian oktavojn per preterblovado, kiu ekscitas harmonojn en la boraĵo. Iuj muzikiloj dependas de ĉi tiu efiko. Havante tre mallarĝan boraĵon kaj nur tri, aŭ eĉ neniun, fingrotruojn, ili povas produkti plenan gamon per blovado de ĝiaj harmonoj altegaj.

Kelkaj flutoj fajfilajRedakti