Fobo (luno)
Fobo (Marso I) estas la plej granda kaj plej proksima el la du naturaj satelitoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento. Ĝia nomo devenas de la antikva greka lingvo φόβος phóbos, kiu signifas “timo”.
Fobo | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 9 377,1 km |
Perihelio – Afelio | 9 235,6 – 9 518,8 km
|
Discentreco | 0,015 1 |
Orbita inklinacio | 1,075°
|
Sidera periodo | 0,319 d (7 h 39 min) |
Meza cirkulrapido | 2,138 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Satelito de Marso |
Ekvatora – Polusa diametro | 27 × 21 – 18 km |
Maso | 1,072×1016 kg |
Meza Denso | 1,887 g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | 0,005 m/s² |
Fuĝrapido | 0,011 3 km/s |
Rotacia periodo | 0,319 d |
Inklinacio de la rotacia akso | 0° |
Albedo | 0,07 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Premo surfaca | 0 bar |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
~ 313 K |
Ĉefaj komponantoj |
Neniu atmosfero |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Asaph Hall |
Malkovrinta dato | 12-a de aŭgusto 1877 |
Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9 378 km for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 11-12 milionoj da jaroj Fobo fariĝos planeda ringo. Post 43 milionoj da jaroj (proksime 31 milionoj da jaroj post apero) la ringo malaperos pro kolizio de eroj kun Marso.
Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 · 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney).
Asaph Hall trovis Fobon la 18-an de aŭgusto 1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.
-
Fobo-transito vidita el la Marso de Opportunity
-
Fobo
-
Fobo fotita de Mars Global Surveyor
-
La kratero Stickney, Mars Global Surveyor
-
Foto fare de Viking 1
-
Surfaco de Fobo, Viking 1
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://exp.arc.nasa.gov/downloads/celestia/data/solarsys.ssc Arkivigite je 2005-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/AN.../0091//0000014.000.html
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/Obs../0001//0000181.000.html
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/MNRAS/0038//0000205.000.html