Foir- kaj kermesmuzeo (Essen)

muzeo en Germanio

La Markt- und Schaustellermuseum (foir- kaj kermesmuzeo) en Essen prezentas per selektaj eksponaĵoj la historion de la kermeseksponistoj ekde la fino de la 18-a jarcento.

Foir- kaj kermesmuzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Essen
Koordinatoj 51° 27′ 5″ N, 7° 0′ 18″ O (mapo)51.45157.00488Koordinatoj: 51° 27′ 5″ N, 7° 0′ 18″ O (mapo)
Foir- kaj kermesmuzeo (Essen) (Germanio)
Foir- kaj kermesmuzeo (Essen) (Germanio)
DEC
Foir- kaj kermesmuzeo (Essen)
Foir- kaj kermesmuzeo (Essen)
Situo de Foir- kaj kermesmuzeo (Essen)
Map
Foir- kaj kermesmuzeo
vdr

Ekesto redakti

La nuna muzeo ekestis el la kolektopasio de la kermeseksponisto Erich Knocke, naskiĝinta en majo 1927 en Hanovro. La kolektitaj eksponaĵoj troviĝis ĝis 1996 ĉe Berliner Platz en halo ĉe la grandfoirejo de Essen. La urbo Essen, ekde jaroj malvaste ligita kun la kermesmuzeo, disponigis senkoste post la malkonstruado de la grandfoirejo fabrikhalon proksime de la ĉefa stacidomo. Tie nun spektanto povas postplenumi helpe de restaŭritaj originalaĵoj la evoluiĝon de la kermesekspona metio, sed ankaŭ la plezuron sur kermesoj.

Ekzistas nur grupvizitadoj.

Eksponaĵoj redakti

La nuzeo montras sennombrajn foirajn kaj kermesajn figurojn el ligno, porcelano, stano, metallado kaj arĝento. Ĝi prezentas ludojn, puzlojn, murtelerojn kaj murtapiŝojn kun motivoj pri foiro, kermeso kaj cirko. Nek mankas personaj dokumentoj kaj fotoj pri kermeseksponistaj familioj nek objektoj pri la antaŭa kaj frua historio de la fotografio, kiu estis malvaste ligita kun jarfoiro kaj kermeso. Oni trovas ekzemple karuselojn kaj karuselbestoj, historikanto-tabulojn kaj turnekinejajn ekipaĵojn, foirĉarojn kaj kermesesponistajn loĝoĉaregojn, akrigistoĉaregon kaj laste, sed ne balaste, unikan kolekton de muzikinstrumentoj de la foirejo: gurdo, dorspianoj, harmoniumoj, orkestrionoj kaj rulorgenoj, kiuj dum la ĉiĉeronado far la kolektisto estas revivigitaj.

Ĉi tiuj eksponaĵoj ankaŭ havas grandan historian valoron. Ofte ili devenas el la lastaj jardekoj de la 19-a jarcentoj; kelkaj pecoj ekestis en la 18-a jarcento. Erich Knocke ampleksigas kontinue la kolekton.

Literaturo redakti

  • Erich Knocke (Hrsg.): Gesammeltes Vergnügen - Das Essener Markt- und Schaustellermuseum. Klartext Verlag, ISBN 3-88474-934-x

Eksteraj ligiloj redakti