Villadangos del Páramo

(Alidirektita el Fojedo del Páramo)

Villadangos del Páramo [biljaDANgos delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Villadangos del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de Eneko de la Paramo, kie Eneko estas eŭska nomo de reloĝanto, kiu eble rilatis al la Jakoba Vojo, kaj estas alia simila loknomo Viadangos de Arbas en la montaro de la provinco.

Villadangos del Páramo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 222  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 5° 46′ U (mapo)42.5175-5.7663888888889Koordinatoj: 42° 31′ N, 5° 46′ U (mapo) [+]
Alto 897 m [+]
Areo 44,93 km² (4 493 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villadangos del Páramo (Provinco Leono)
Villadangos del Páramo (Provinco Leono)
DEC
Villadangos del Páramo
Villadangos del Páramo
Situo de Villadangos del Páramo
Villadangos del Páramo (Hispanio)
Villadangos del Páramo (Hispanio)
DEC
Villadangos del Páramo
Villadangos del Páramo
Situo de Villadangos del Páramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villadangos del Páramo [+]
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrio de la Estación, Celadilla del Páramo, Fojedo del Páramo kaj Villadangos del Páramo, okupas totalan areon de 44,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 214 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 150 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 22 km de Leono, provinca ĉefurbo; estas apuda lageto.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. En 1111 okazis batalo inter galegoj kaj aragonanoj. En 1788 Karolo la 3-a kreis la titolon de Markizo de Villadangos, kiu daŭris probable ĝis 1837.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

En 1936 kadre de la Hispana Enlanda Milito sed en areo tute kontrolita de la partio de Francisco Franco ĉirkaŭ 85 arestitoj devenaj el la prizon-koncentrejo de Sankta Marko de Leono, en diversaj momentoj estis mortpafitaj ĉe Villadangos del Páramo kaj poste enterigitaj amase fare de lokanoj. Post unu jardeko de esplorado kaj post iu speco de referendumo per kiu grupo de lokanoj klopodis bremsi la aktivecon, laŭ la Leĝo de Rekuperado de la Historia Memoro nur en 2022 familianoj de la mortpafitoj sukcesis pere de teknikoj de la Asocio por la Rekuperado de la Historia Memoro (ARMH laŭ hispanlingvaj sigloj) ekmalfermi unu de la komunaj elfosejoj kien estis ĵetitaj liaj mortpafitaj familianoj. Ili estis skabenoj, instruistoj, socialistoj, ktp. Ankaŭ la dekstrula regiona registaro kontraŭas la aferon.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Natalia Junquera, Una grieta frente al odio y el olvido en plena negociación entre el PP y Vox El País Madrid - 28 feb 2022 - Alirita la 28an de Februaro 2022.