Fokoĉasado

(Alidirektita el Fokoĉasisto)

Fokoĉasadofokobuĉado estas la intensiva ĉasado je fokoj. La fokoĉasistoj eluzas por tiu la fakton, ke multaj fokoj vivas en kolonioj dum la id-naska periodo. La fokoj precipe en foraj insuloj ne havas malamikojn kaj tiel ili estas senprobleme mortigeblaj. La mortigo okazas parte per metalstangoj (hakapikoj) kaj aliaj obtuzaj armiloj, por domaĝi la felon (ne damaĝi per truoj). Hodiaŭ la ĉasistoj jam uzas pafilojn.

vintra ĉasado ĉe spirloko

Historio redakti

La fokoĉasado apartenas al tradicia vivmetodo de la inuitoj kaj servas ĉefe por memprizorgo.

Pro malpermeso de ĉsaado je norda kaj suda marursoj, oni turnis sin pli forte al la fokoj kiel feldonaj bestoj. La moderna amasa fokobuĉado okazas sur nordorientaj bordoj de Kanado, kie sel-fokoj estas mortigitaj por ties felo, oleo kaj (lastatempe) karno. Oni povas gajni ĉ. 12 kg da graso, dum fokofelo estas vendebla je prezo de 70 kanadaj dolaroj.

Kanado permesis en 2006 ĉasadon de 325.000 fokoj (2007: 270.000), dum la Fiŝada ministerio de Kanado kalkulis je aro de 5,8 milionoj da fokoj sur kanada teritorio. La felon aĉetas ĉefe Norvegio, Danio, Ĉinio.

La buĉado okazas ĉiujare en aprilo.

Protestoj redakti

Dum la fiŝistoj apelacias je tromultiĝo de la fokoj – pro manko de natura malamiko – kaj tiel je amasa vorado de valoraj fiŝoj, la fokoprotektantoj apelacias je la kruda buĉado de la kelktagaj fokidoj. Laŭ asertoj, la senfeligo okazas kelkfoje, kiam la fokido ankoraŭ vivas.

Konataj protestantoj estas ekz. Brigitte Bardot (ekde 1976), Paul McCartney, Heather Mills (ambaŭ en 2006), Greenpeace-aktivistoj.