Foliopasto (fermentŝvelita)

Foliopasto (fermentŝvelita) estas tre maldika fermentŝvelita pasto uzata por fari bakaĵojn kiel ekzemple baklavobörek en la mezorienta kuirarto kaj balkanaj kuirartoj. Foliopasto estas farita kun faruno, akvo kaj malgranda kvanto da oleo[1].

Pasteĉoj bazitaj sur fermentŝvelita foliopasto estas faritaj tavolante multajn foliojn de filopasto surŝmirita kun oleo aŭ butero. Poste la pasteĉo estas bakata.

Nomo kaj etimologio redakti

La nomo phyllo (angla transliterado) venas de la greka φύλλο 'folio'.[2][3] En la turka, ĝi estas nomata jufka 'maldika', vorto kiu estas ankaŭ uzata por speco de maldika fermentŝvelita pano. Jufka (yufka) aŭ faldita pano[4] estis dokumentita en la Palaco de Topkapi dum la Otomana Imperio.[5]

En la araba, ĝi estas nomata reqaqot.[6] La albana flia povas esti nomita por fije/fli (folio) [mankas referenco]

 
Baklava

Pasteĉoj de fermentŝvelita foliopasto redakti

Jen listo de pasteĉoj bazitaj sur fermentŝvelita foliopasto:

  • Baklava – otomana deserto kun tavoloj de foliopasto kun hakitaj nuksoj, dolĉigita kaj tenita kune kun siropo aŭ mielo.
  • Banitsa – bulgara plado konsistanta de ovoj, fromaĝo kaj foliopasto bakita en la bakforno.
  • Börek – otomana torto kun saturea foliopasto
  • Bugatsa (greke: Μπουγάτσα) – tipo de greka matenmanĝa pasteĉo.
  • Bülbül yuvası – turka deserto kun pistakoj kaj siropo.
  • Bundevara – serbia dolĉa torto plenigita kun kukurbo.
  • Flia - albana plado konsistanta de multobla krespo-similaj tavoloj surŝmiritaj kun kremo kaj servita kun amara kremo
  • Galaktobureko – greka deserto konsistanta de foliopasto kaj semolakustardo.
  • Gibanica – balkana plado farita de foliopasto, blanka fromaĝo kaj ovoj.
  • Pastizz – saturea pasteĉo de Malto plenigita kun rikoto aŭ kaĉaj pizoj.
  • Spanakopita – greka spinaca torto.
  • Tiropita – greka plado simila al börek, plenigita kun miksaĵo de fromaĝo kaj ovo.
  • Zelnik – saturea torto de la Balkanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Marks, Gil (2008). Olive Trees and Honey: A Treasury of Vegetarian Recipes from Jewish Communities Around the World. Houghton Mifflin Harcourt.
  2. Oxford Dictionaries[rompita ligilo].
  3. Alan Davidson (2014). The Oxford Companion to Food. Oxford: Oxford University Press. (ISBN 978-0-19-967733-7). p. 307.
  4. (en) Marks, Gil (2008). Olive Trees and Honey: A Treasury of Vegetarian Recipes from Jewish Communities Around the World. Houghton Mifflin Harcourt.
  5. Perry, Charles. "The Taste for Layered Bread among the Nomadic Turks and the Central Asian Origins of Baklava", in A Taste of Thyme: Culinary Cultures of the Middle East (ed. Sami Zubaida, Richard Tapper), 1994. (ISBN 1-86064-603-4)
  6. Helou, Anissa (2015). Sweet Middle East: Classic Recipes, from Baklava to Fig Ice Cream. Chronicle Books. p. 73.