Folivejno

retforma nervuraro ĉe Eŭropa fago (Fagus sylvatica)
paralelaj folinervuroj ĉe ursa ajlo (Allium ursinum)

Folivejnojfolinervuro estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de la folioj. Ekzistas ĉefa nervuro aŭ kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.

La dukotiledonaj plantoj havas retformajn folivejnojn irantaj kiel fajnaj linioj de la meza vejno al ambaŭ direktoj iĝante pli kaj pli fajnaj. La paralelnervuraj folioj havas nur vejnojn en laŭlonga direkto de la folia bazo al la folia pinto. La specioj de la unukotiledonaj plantoj ĉiam havas paralelajn folivejnojn, sed ankaŭ plantagoj. Sed ankaŭ inter la monokotiledonaj plantoj ekzistas esceptoj. Ekzemple Morphophallus havas retformajn folivejnojn.