Folkmuziko estas termino uzita por muzikĝenro kiu inkludas kaj tradician folkmuzikon kaj nuntempan ĝenron kiu evoluis el la unua dum la folkrevivigo de la 20-a jarcento. Kelkaj tipoj de folkmuziko povas esti nomataj mondomuziko. Tradicia folkmuzio estis difinita diversmaniere: kiel muziko disendita parole, muziko kun nekonata komponisto, muziko kiu estas ludita per tradiciaj muzikinstrumentoj, muziko pri kultura aŭ landa identeco, muziko kiu trairas inter generacioj (folkproceszo, muziko asocia kun la popola folkloro, aŭ muziko ludita laŭ konvencio laŭ longa tempoperiodo. Ĝin oni kontrastis kun komercaj kaj klasikaj stiloj. La termino originiĝis en la 19-a jarcento, sed folkmuziko etendiĝas transe.

La folkfestivalo de Viljandi, Estonio, de 2007.

Starte en la mezo de la 20-a jarcento, nova formo de popola folkmuziko evoluis el la tradicia folkmuziko. Tiu procezo kaj periodo estas nomita la (dua) folkrevivigo kaj atingis pinton en la 1960-aj jaroj. Tiu formo de muziko estas foje nomita nuntempa folkmuziko aŭ folkreviva muziko por distingi ĝin disde la plej fruaj folkformoj.[1] Pli malgrandaj, similaj revivigoj okazis aliloke en la mondo en aliaj epokoj, sed la terminon "folkmuziko" oni ne aplikis ĝenerale al la nova muziko kreita dum tiuj revivigoj. Tiu tipo de folkmuziko inkludas ankaŭ fuziajn ĝenrojn kiel folk rock, folk metal, kaj aliaj. Kvankam nuntempa folkmuziko estas ĝenro ĝenerale diferenca disde la tradicia folkmuziko, tre ofte oni uzas la ĝeneralan terminon por ambaŭ, kaj ofte ili kunhavas la samajn artistojn, eventojn kaj tendencojn.

Karakteroj

redakti
 
Koreaj tradiciaj muzikistoj.

El historia vidpunkto, tradicia folkmuziko havis jenajn trajtojn:[2]

  • Ĝi estis transsendita pere de parola tradicio. Antaŭ la 20-a jarcento, ordinaraj homoj estis kutime nelegipovaj; ili akiris kantojn parkere. Unuarange, tio ne estis helpita per libroj aŭ registraĵoj. Kantistoj povus ampleksigi siajn repertoriojn uzante muzikfoliojn aŭ kantarojn, sed tiuj duarangaj plibonigoj estis nur helpiloj al la rekta kantolernado.
  • Tiu muziko ofte rilatas al nacia kulturo. Ĝi estis kulture partikulara; el aparta regiono aŭ kulturo. En la kunteksto de enmigranta grupo, folkmuziko akiras kroman dimension por socia koherigo. Tio aparte evidentas en enmigrantaj socioj, en kiuj aŭstraliaj grekoj, usonaj somaloj, kanadaj panĝaboj, kaj aliaj emfazas siajn diferencojn el la ĉeftendenco. Ili lernas kantojn kaj dancojn kiuj originiĝis el la landoj de kiuj iliaj prauloj devenis.
  • Ili rememoras historiajn kaj personajn okazaĵojn. Je certaj tagoj de la jaro, kiel ĉe ferioj kiel Kristnasko, Pasko, Majtago, apartaj kantoj celebras la jarciklon. Ankaŭ naskiĝtagojn, nuptojn kaj funebrojn oni celebras per kantoj, dancoj kaj specialaj vestaĵoj. Religiaj festivaloj ofte havas folkmuzikan enhavon. Ĥora muziko ĉe tiuj eventoj metas infanojn kaj neprofesiajn kantistojn partopreni publike, aldonante emocian ligon kiu ne rilatas al la estetikajn kvalitojn de la muziko.
  • La kantojn oni ludas laŭ konvencio laŭ longa tempoperiodo, kutime de kelkaj generacioj.

Kiel flanka efiko, ankaŭ jenaj trajtoj foje funkcias:

  • Ne estas kopirajto en la kantoj. Centoj de folkkantoj el la 19-a jarcento havis konatajn aŭtorojn sed ili pluis en parola tradicio ĝis la punkto ke ili estas konsiderataj tradiciaj cele al muzikpublikigo. Tio malpli oftis ekde la 1940-aj jaroj. Nuntempe, preskaŭ ĉiu folk-kanto estas registrita kun aranĝisto.
  • Fuzio de kulturoj: ĉar kulturoj interagas kaj ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo, evoluo de tradiciaj kantoj povas aligi kaj montri influojn el apartaj kulturoj. Ĉefaj faktoroj povas esti instrumentaro, agordaro, voĉaro, frazigo, temaro, kaj eĉ produktometodoj.

Laŭ mondoregionoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Ruehl, Kim. "Folk Music". Difino de About.com. Alirita la 18an de Aŭgusto, 2011.
  2. Mills, Isabelle (1974). "The Heart of the Folk Song". Canadian Journal for Traditional Music. 2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Folk music en la angla Vikipedio.