Folt

komunumo en Rumanio

Folt (hungare: Folt, germane: Foldt) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Deva laŭ Mureș (rivero). En 1910 ĝi havis 322 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 194 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1316 en formo Folth. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Hunyad. Administre ĝi apartenas al Rapoltu Mare.

Famuloj redakti

En Folt naskiĝis la hungara ministro pri defendo József Somkuthy.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti