Heritage Foundation

(Alidirektita el Fondumo Heredaĵo)

La Heritage Foundation aŭ en Esperanto Fondumo Heredaĵo, estas konservativa pensfabriko kun sidejo en Vaŝingtono. Ĝi estas tutmonde taksita kiel unu el la plej influkapablaj politikaj publikinteresaj esploro-institutoj.

Heritage Foundation
emblemo
pensfabrikoeldonejo
Komenco 16-a de februaro 1973 vd
Geografia situo 38° 53′ 43″ N, 77° 0′ 10″ U (mapo)38.8952-77.0028Koordinatoj: 38° 53′ 43″ N, 77° 0′ 10″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Heritage Foundation (Vaŝingtono)
Heritage Foundation (Vaŝingtono)
DEC
Heritage Foundation
Heritage Foundation
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Heritage Foundation
Agareo

publika politiko

Ideologio

konservativismo • konservativismo en Usono • antikomunismonov-konservatismo • kristana dekstro

Moto Leadership for America
Fondinto(j) Paul Weyrich • Edwin Feulner • Joseph Coors vd
Ĉefestro(j) Barb Van Andel-Gaby vd
Membro de State Policy Network • The Free Speech Alliance vd
Filioj European Heritage Foundation vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Ĝi fondiĝis en 1973, je iniciato de Joseph Coors, politike konservativulo kaj posedanto de Coors bierfarista kompanio en Golden (Colorado). La fondumon gvidis la konservativa aktivisto Paul Weyrich, la prezidanto estis Edwin Feulner ekde 1974.

Ĝis 2001 - kiam ĝin akiris la Hoover Institution, la „Heritage Foundation” publikis Policy Review, unu de la monde avangardajn konservativajn publikinteresajn ĵurnalojn.

Historio kaj gravaj iniciatoj redakti

La fondumo estas konata pro du streboj:

Unuafoje, tra la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj, la fondumo estis ŝlosilrole ĉe la Reagan-doktrino, dum kio la Usona registaro finance apogis (parte neleĝe) la kontraŭ-komunismajn registarojn kaj/aŭ la rezistajn movadojn en multaj landoj kiel Afganujo, Angolo, Kamboĝo, Salvadoro, Nikaragvo kaj ĝenerale apogis la globalan kontraŭkomunismon.

Male al tradiciaj pensfabrikaj institutoj, Heritage-fondumo neniam analizis sian apogon por la Reagan-doktrino.

La fondumo apogis la konvinkon de prezidento Ronald Reagan, ke la ekzistanta Sovetunio estis la "Imperio de la Malbonego". Heritage ludis ŝlosilrolon en apogo de la Reagan-aj planoj por konstrui surorbite balistikan misilan ŝildon, la t.n. ("Strategic Defense Initiative" (Strategia Defenda Iniciato, SDI), kutime nomata ankaŭ "Star Wars" (Stelaj Bataloj).

Duafoje, la partnereco kun Wall Street Journal, ĉar la Heritage Foundation publikas la ĉijaran Indekso de Ekonomika Libereco (Index of Economic Freedom), kiu mezuras kiom libere la landaj civitanoj povas realigi proprajn posedajn rajtojn, disponi pri siaj monoj, kiom liberas de la reguloj k.s.. La fakroroj, kiujn oni uzas por kalkuli la indeksajn nombrojn, estas la korupteco en registaro, baraĵoj pri internacia komerco, enspeza imposto kaj kompaniaj impostaj procentoj, registaraj elspezoj, rolo de la leĝo kaj jurkapablo por firmigi la kontraktojn, reguligaj ŝarĝoj, bankaj restriktoj, laboraj reguligoj, kaj aktivado de nigra merkato. Mankoj el tiuj areoj signifas pli malaltan nombrojn de la indekso.

Multaj personoj de Heritage Foundation havas infuan rolon en la Usona negoco kaj registaro ekz: Richard V. ALLEN, L. Paul BREMER, Elaine CHAO, Michael JOHNS kaj Edwin MEESE. Aliaj notindaj personoj: David BROCK (dekstrula (iama maldekstrula aktivisto) ĵurnalisto), Eli LEHRER (jura guruo), Robert MOFFITT (sanzorga analisto), Nina REES (eduka analizisto kaj gvidanta oficisto de la Bush-administrantaro) kaj Larry WORTZEL (spertulo pri armeaj aferoj).

Financa apogo redakti

Kvankam la fondumo havas enorman politikan influon al la parlamentaj institucioj de la Kapitolo de Usono, ĝi rifuzas esti "lobio", tiel ĝi rajtas gardi sian ekster-impostdevan staton kaj tiel kolekti $29.7 milionojn lastjare. La mono venas el malmultaj lokoj: en 1995, 31 ĉekoj entenis $8.5 milionojn; pliaj 123 apogantoj donis $2.6 milionojn pli. La plun monon oni kolektas per direktaj leteroj, e-leteroj kiel aliaj fondumoj.

En 1973, Joseph Coors diponigis kvaron-milionon da dolaro por eki la projekton. Ekde tiam, mono venis de la fondantoj de Amway Corp. kaj aliaj dsekstrulaj fondumoj, familioj kiel Scaife kaj Mellon. La miliardulo Richard Mellon SCAIFE estis la plej sindonema apoganto.

La fondumo eĉ ricevas kelkajn centmilojn da dolaroj el Tajvano kaj Sud-Koreio ĉiujare.

Aŭtune de 1988, la Sud-Koreia Nacia Asembleo malkovris dokumenton, ke la koreia sekretservo donis $2.2 milionojn al Heritage Foundation kaŝe komence de la 1980-aj jaroj. Heritage rifuzis la akuzon.

La plej lasta (2003?) jara raporto de Heritage konigas pri donaco de $400,000 de la Koreia konglomerato Samsung. Alia apoganto, la Koreia fondumo (Korea Foundation), kiu kondukas monon de la Sud-Koreia registaro, donacis en la lastaj (2001-2004?) 3 jaroj al Heritage minimume $1 milionojn.

Rekonante la fortan influon de la Heritage Foundation, multaj gravaj liberalaj personoj, kiel John PODESTA, ĉefoficisto dum William J. Clinton, fondis la progresivan organizon Center for American Progress.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti