Regformo

organiza modelo laŭ kiu ŝtato plenumas sian superan povon
(Alidirektita el Formoj de registaro)

Regformo estas la organiza modelo laŭ kiu ŝtato plenumas sian superan povon. Ĝenerale ĝi temas pri la maniero disdoni la povon inter la ĉefaj organoj de la ŝtato: Parlamento, Registaro kaj Ŝtatestro.

La regformo koncernas do la rilatoj kiuj ekzistas inter ili kaj la manieron kiel ĉies kompetencoj estas disdonitaj kaj kundividitaj.

La regformo distingiĝas disde la ŝtatformo.

Regformo estas la politika organiza formo de la ŝtato, dum la ŝtatformo estas ĝia landa divido (ekzemple: federacio).

Oni klasifikas la ŝtatojn laŭ nombro aŭ tipo de la regantoj au laŭ difino de la ŝtatcelo (ideologio).

Dum la historio elpensis la politikaj pensantoj multajn tipojn de la regformoj. La klasika divido al 6 tipoj de la ŝtatformoj originas de la greka filozofo Aristotelo: monarkio, aristokratio, politiko kaj ties derivaĵoj kiel tirano, oligarkio kaj demokratio. Makiavelo distingis inter la solregado kaj libera ŝtato (respubliko).

Monda distribuado redakti

 

Registaroj de la mondo: respublikoj, monarĥioj kaj aliaj
Signifo de la koloroj:

  •      oranĝa – parlamenta respubliko
  •      verda – prezidenta respubliko, prezidenteco ligita al parlamento
  •      flava – prezidenta respubliko, duon-prezidenta sistemo
  •      blua – prezidenta respubliko, kompleta prezidenta sistemo
  •      ruĝa – parlamenta konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo ne persone praktikas potencon
  •      malva – konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento
  •      purpura – absoluta monarĥio
  •      bruna – respubliko kun dominanta partio laŭ la konstitucio
  •      beja – ŝtatoj, kie konstitucia regulado de regado estas senvalidigita
  •      griza – ŝtatoj, kiuj ne konformas al iu el la menciitaj sistemoj
Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.

Tipoj redakti